samedi 7 juin 2014

Semajnfino Moret Moto Club en Morvan la 7-an junio 2014

PROMENADO EN MORVAN
de la 7-a ĝis la 9-a de junio 2014



Bela promenado sub somera suno, 9 motorcikloj, 12 partoprenantoj sur la belegaj stratoj de Morvan, regiono en Burgonjo, kun bela montetoj...Kelkaj partoprenantoj jam konis la regionon kaj deziris denove viziti sed kelkaj malkovris ĝin.... Ili denove enskribiĝis ala la semajnfino kiu okazos en majo 2016 … Belaj pejzaĝoj, multaj lagoj, kelkaj vilaĝoj kun agrablaj nomoj (Quarré les Tombes, Dun les Places, Gien sur Cure, Pannecières, les Settons.... kaj kelkaj aliaj). Fotojn faris Daisy foje kiam la motorciklo rulas ….Itinero riĉa je belaj vidindaĵoj en la okuloj ! 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


dimanche 1 juin 2014

Vizito al la lago Annecy kaj Albertville la 1-an de junio 2014

Post la fino de la kongreso de Esperanto France en Chambéry, ni private ekskursis la 1-an de junio al Annecy kaj Albertville. Ni deziris pri longe konatiĝi kun tiu bela regiono. En Annecy, krom la beleco de la urbo, troviĝas la famkonata lago kies dimensioj estas relative imponaj : longeco 14,6 km, larĝeco inter 800 kaj 3350 metroj. La lago situas je alteco de preskaù 450 metroj.


En Albertville, urbo de la vintraj olimpikaj ludoj en 1992, ni malkovris ke pli ol 20 jaroj poste, daùre troviĝas ĉu grandegaj paneloj montrantaj fotoj de ceremonioj pasintaj, ĉu konstruaĵoj rememorigantaj pri iu direkto de sportaj eventoj pasintaj, iuj simboloj, iu domo de sportistoj.... Vere emocia promenado ! 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web