Ĉiujare septembre dum 2
tagoj, la urbeto Moret sur Loing vivas la 1900 jarojn. Multaj loĝantoj portas
malnovajn kostumojn kaj vagadas en la du ĉefaj stratoj malpermesitaj al
aùtomobiloj. Budoj estas instalitaj kaj vendas diversajn produktojn kiel mielo,
konfitaĵoj, lignaj ludoj, vestaĵoj, kaj aliaj .....
Sur placeto antaù la
urbodomo, folkloraj dancistoj kaj karuselo allogas la spektantojn. Plie okazas
pluraj spektakloj kiel atako de la banko kaj edziĝo 1900, longa paradmarŝado de
la invititoj tra la stratoj antaù la « vera falsa » edziĝo en la preĝejo.
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web