lundi 28 mars 2016

Natura reservejo "Plaine de Sorques" la 28-an de marto 2016

Situata inter Moret sur Loing kaj Montigny sur Loing, la Natura Rezervejo « Plaine de Sorques » estas rezulto de aranĝo inter pluraj sablminoj cele realigi protektatan rezervejon.

Eblas promeni tra malgrandaj vojoj kie necesas esti atentema pri la faùno kaj la floroj ; multnombraj specoj malkovrendaj kaj foje raraj. Oni atingas du observejojn apud la lagetoj kaj tie, pura feliĉo ….

Canon 60D + objektivo Sigma 70/300 F4























dimanche 20 mars 2016

Promenado Moret Moto Club en "Rogny les 7 Ecluses" la 20-an de marto 2016

Promenado motorcikle kun nia klubo MMC (Moret Moto Club) al Rogny les Sept Ecluses la 20-an de marto 2016
La sezono bone komenciĝas por nia klubo fondita en 2004, la promenadoj kaj vizitoj daùre allogas partoprenantojn.

Post 12 jaroj, ni ambaù preferus ke aliaj zorgu pri Moret Moto Club kaj bonvolemuloj ekaperas. Nicolas Calu kiel malfermanto kaj Nicolas Gonzalez kiel « estro de la grupo ». La etoso ĉiam estas bona, pli bona ol la vetero tre kaosa. Bela promenado, itinero ege ŝatata de la pilotoj, manĝo sub la suno. Bela tago …..

La albumo Picasa Web - kliku