dimanche 17 avril 2016

Survoje al Briare (45) kun nia motorcikla klubo la 17-an de aprilo 2016

Ni ne estas multnombraj por alfronti la malvarman matenon dum tiu kaprica monato aprilo. La diraĵo "En avril, ne te découvres pas d'un fil" (En aprilo, ne portu tro rapide viajn somerajn vestaĵojn) fartas bone. Malvarmas, griza ĉielo, foje nigra…. 
De tempo al tempo aperas le suno sub frosta vento !
Ni piknikas apude la kanalo de riverego Loire, iom protektita de la vento. Naù motoj kaj 16 personoj, kaj la aùtomobilo de Gary por transporti la manĝojn.

Niaj genepoj – Mathys kaj Cloé –  kuniĝis kun la patrino por pikniki kaj Flora, nia « fetiĉo » akompanis la patron aùtomobile.



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



dimanche 3 avril 2016

Motorcikla renkontejo "Tancrou 77" la 3-an de aprilo 2016

Dimanĉe, sunas ! 
Ni kaptas la okazon veturi al motorcikla franca kaj usona koncentrado en Tancrou por admiri belajn maŝinojn, usonajn kaj francajn motorciklojn, malnovajn aùtomobilojn, aùskulti agrablan muzikon, renkonti geamikojn el la klubo Harley Davidson Francilia Regiono, entute bela kaj simpatia tago. 

Fotoj Daisy. Lumix kun objektivo Leica.