dimanche 30 juillet 2017

Niaj someraj ferioj sur Insulo Oleron de la 23-a gxis la 30-a de julio

Cxijare, niaj someraj ferioj estis ne kutimaj, unue pro la fakto ke ni feriis sur insulo (Insulo Oleron) kaj due kun la du knaboj la edzinoj kaj la kvar genepoj. Al tiu grupeto aldonigxis amiko de la junuloj, do entute dek unu personoj.

Familia etoso, foje iom brua... Kredu nin ....

Foje solaj, foje grupe, ni vizitis plurajn lokojn, lumturon, citadelojn, muzeoj pri maro, pri sxipoj kaj pri malnovaj profesioj. Ni admiris en Rochefort la belegan sxipon Hermione, mem konstruita dum pluraj jaroj en La Rochelle kaj kopio de tiu de Lafayette. Pasintjare la sxipo vojagxis al New York. 

Iom pri Insulo Oleron : gxia surfaco estas 174 km2, gxi situas en Oceano Atlantique (Charente Maritime). Vintre vivas cxirkaù 35 000 logxantoj, julie 350 000 kaj aùguste 400 000.... La insulo estas ligita al Francio dank'al viadukto de 3,2 km. Multaj belaj vilagxetoj, kamparoj, strandoj estas videblaj sen forgesi la faman fortikajxon Fort Boyard, loko de fama televidelsendo.

Promenu trankvile tra la fotoj ....



Mathys kaj la avo


Cloé, Mathys, Lola kaj Elena 


Muzeo pri bicikloj en Brouage


Apud citadelo en Brouage



Super la citadelo en Brouage



Lumturo Chassiron




Alveno al la strando post vojagxo en la trajno














Ne timu... la sxipo ne sukcesos iri al la maro ....



La sxipo Hermione 




Vizito de la urbo Rochefort per trankvila transportilo


Vizito de la muzeo pri malnovaj profesioj ... jen la lernejo... Malfacilas skribi ....






Mathys kaj Lola




Fortikajxo "Ford Boyard", loko de fama france televidelsendo





Citadelo de Château d'Oléron







Nokto aperis.... estas horo por dormi karaj genepoj ....

vendredi 7 juillet 2017

Vizito de Parko Asterix inter geamikoj la 7-an de julio 2017

Vendrede la 7-an de julio, varma etoso kaj belega suno ... Ni travivis eksterordinaran tagon en Parko Asterix kun niaj geamikoj Colette kaj Jean-Philippe akompanataj de amikino Annie, de la filo Steve kaj tri genepoj. Bela kaj gxojiga grupeto. Por ke cxiuj povu bone gxui pri la parko kaj plene amuzigxi, la gxojiga grupeto provizore disigxis... la junuloj al "impresaj manegxoj" kaj la aliaj al pli "trankvilaj manegxoj". Belega tago por cxiuj !!!

Iom pri la historio de la parko Asterix : gxi estis inaùgurita la 30-an de aprilo 1989. La temo de tiu parko estas la mondo de la bildstrio de Uderzo kaj Goscinny : Asterix. Gxi situas en Plailly (departamento Oise) je 30 km norde de Parizo. En gxi trovigxas 39 manegxoj el kiuj 7 ondantaj fervojoj kaj 5 akvaj manegxoj.