Iom da historio :
La nomo de Château Landon estas menciita en la formoj Castrum Landonis (1075) Castrum Nantonis (1160) kaj Chasteau Nanton en la 15-a jarcento. La loĝantoj de Château Landon nomiĝas la "châteaulandonnais" aù "castelandonnais". Ĉe la norda rando de la departemento Loiret, la urbo estas trairita de la Ŝarĝejoj regataj de la urbo situanta sur sprono.
La loko estis okupita ekde prahistoriaj tempoj, preskaù dudek prahistoriaj lokoj en kiuj estas malkovritaj neolitikaj iloj permesas taksi ke la origino de la urbo datiĝas ĝis nun. La galoj konstruis "oppidum" sur roka afloko.
En 1426, la angloj bruligis Château Laandon post ilia malveno de la sieĝo de Montargis. Rifuĝintoj en la abatejo, la loĝantaro preterintence ekbruligis ĝin. Granda ĉefa konstruaĵo tiel estis detruita kaj la angloj transprenis la abatejon. Fortigante sin tie, same kiel en la kastelo de la fortika urbo, ili restis tie ĝis 1437. En 1468, ili denove prenis la urbon kaj bruligis ĝin entute.
Fotoj de Joël kun nova aparato
Fuji Film XT 30 kun objektivo FUJINON 18/55 - F 2.8
Fotoj de Raymonde
Canon Powershot G 12
Post la 15-a jarcento, la urbo disvolvis aktivecon bazitan sur eltiro kaj tranĉado de ŝtono
En 1860, la fervojo servis la vilaĝon per la malfermo de la stacidomo Souppes / Château Landon faciligante la movadon de la loĝantoj kaj ekonomian disvolviĝon
Bela malnova preĝejo
Dum nia promenado ...
... vidu kiel bela kaj trankvila estas la loko
Admiru la longajn remparojn de tiu urbo
Tiu loko kaj la urbo mem estas unu el la plej turismaj urboj de tiu departemento. La urbo multe zorgis pri turisma agado.
El multaj anguloj, nigre/blanke aù kolore, la lokoj bele respegulas...
Denove la famaj remparoj kolorajn ...
Mi konfesas ke mi tre ŝatas foti kiam la domoj respegulas en la rivero ...
"Kiel kutime", (ni diru) la fotistino fotita ...
Tie eblas purigi la tukojn
La malnovaj domoj
Promenantoj paùzas kaj admiras
Kiu preferas la foton koloran ? la nigran ?
Kaj la plej bela momento por fini nian hodiaùan promenadon ...
la fotisto fotita kun sia fotoaparato !