Biografio de la artisto

Joël Coquisart naskiĝis en 1952 en malgranda vilagxo en Basse Normandie (departemento Normandio) situata inter Vire kaj Caen. El siaj juneco kaj infaneco en Lisieux, pilgrimada urbo proksima al Honfleur kaj Deauville, li konservas amon de la verdanta kamparo, de la maro kaj ĝiaj etaj havenoj, de la simpla vivo de la kamparanoj kaj normandaj fiŝkaptistoj.

Bona lernanto, Joël pasiiĝas por la artoj, la literaturo, la pentrarto kaj la muziko. Lia pasio pri la fotografado aperis kiam oni ofertis al li, la tago de la 12-a jaroj, lian unuan fotoaparaton, Kodak Brownie Model 1. Hodiaù restas nur memoraĵo kaj kelkaj klisxoj. Poste, la realigo de kelkaj etaj laboroj kaj ŝparo de poŝmono permesis al li aĉeti lian unuan reflektofotilon : Zenith 42 kun sxraùbo, rusa aparato, peza kaj malfacile uzebla sed terure fortiko… kiu toleros malicaĵojn de ĉiaj koloroj !

Unua fotoaparato Canon, la AV1 sekvos la antikvan Zenith kaj la aparo de la unuaj objektivoj. Memlernita, estas en Parizo, kie profesia laboro ĉe La Poŝto venigis lin, ke Joël unue formiĝos kune kun reporteraj fotistoj pri edziĝceremenioj kaj akuŝejoj antaù ol mem realigi kopiadon en laboratorio tiom nigra blanka kiom kolora. Fotoaparato Mamya C330 6X6 kompletigos tian materialon. Acxetita plej koste kaj je kredito, tiu aparato estos ŝtelita du jaroj poste….

De vesperaj ŝtagoj en praktikaj ŝtagoj, la tekniko ellaboriĝos, la gustoj pli subtiliĝos. La materialo daùre evoluiĝos kun Hasselblad 4,5X6 kaj fulmoj el kiu portebla lampo, tipo cobra Metz; kompletigos persona laboratorio nigra blanka kun pligrandigilo Krokus je malvarma kapo kaj objektivo Zeiss. La jaroj 2000 kaj la diĝita revolucio aperinta, Joël prenos sian artistan nomon : Varadero_Photographe (Varadero_Fotisto). Omaĝo al sia alia pasio, la motorciklo, el kiu la Honda Varadero kiu okazigis al li tiom da plezuro.

Hodiaù, diĝitaj skatoloj Canon EOS – Powershot kaj tradiciaj el kiu Nikon FX 90 kunloĝas por nia plej granda feliĉo. Ne ema al « misprezenti » la realecon, Varadero_Photographe ne korektas siajn fotojn. Li nur tutsimple ekvilibras la lumojn kaj la kontrastojn laù sia inspiriĝo. Edziĝinta al esperantistino, Joël akompanas ŝin dum la renkontiĝoj kaj malkovras la mirindan etoson de tiu internacia lingvo sinonimo de paco kaj frateco inter la popoloj. Lingvo kiu li mem ekpraktikas.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire