Rigardi vian ĉirkaùon !

Rigardi vian ĉirkaùon ! 


Mi proponas al vi mallongan ekzercon, 15 minutan, kiu helpos vin plibonigi vian fotografian rigardon kaj do, konsekvence, viajn fotojn. 

Faru ĝin vere, ne nur legu la konsilojn ! 

La ideo estas devigi vin observi vian ĉirkaùon. 

1/ Observu

Sidiĝu meze de via ĉirkaùo (via ĝardeno, via balkono, la korto de via domo ....) kaj malpermesu al vi fari foton dum la 10 venontaj minutoj. Via nura rolo konsistas el observado de via ĉirkaùo. 

Observu bone kaj imagu kiajn fotojn vi povus faru : 

- Kia temo estas interesa ? 
- El kie venas la lumo ? Kiamanière ĝi lumigas mian temon ? 
- Kiajn sentojn inspiras al mi tiu sceno aù tiu temo ? 
- Ĉu mi bone observis ĉiujn detalojn ?  Ĉu detaloj povus konstitu fototemon interesan ? 

2/ Planizu

Kiam vi elektis temon, pripensu je via komponadi : 

- Kia kadradangulo povus esti interesa ?
- Kiamaniere komponi tiun bildon ?
- Kiaj detaloj povus pliriĉigi mian komponadon ? 
- Ĉu mi povas uzi la perspektivojn por doni profundecon al mia kliŝo ? 
- Kiaj reguligoj mi povus uzi por diversigi la okulan rezulton de mia foto ? (pli malpli profundeca ekzemple aù pli malpli da lumo) 
- Kiamaniere montri en mia bildo la emociojn kiuj mi nuntempe travivas ? 

Faru mensajn fotojn cele trejni vin videbligi !

Ne hezitu moviĝi, turni ĉirkaù vian temon por eventuale trovi interesajn idelojn el alia vidpunkto. 
Se necesas, rigardu tra la serĉilo de via fotoaparato por vidi ĉu la kadro estus interesa. Sed ne ekfunkciigu.

Nun vi prenis tempon por observi vian ĉirkaùon dum 10 minutoj, prenu 5 minutoj por fari la fotojn kiujn vi imagis. 

Vi vidos ke la tempo por pripensi helpos vin foti je pli efika maniero. Ĉu teknike (komponado, ĝustigoj pri ekspoziciado), ĉu je la niveloj de fotitaj temoj.

Tiun ekzercon vi povas trovi tro simpla aù evidenta. Tamen faru ĝin kaj ĉefe regule. Vi konstatos kia efika  ĝi estas. 




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire