dimanche 23 février 2014

Chateaudun (28) la 23-an de februaro 2014

Malkovro de la
Francaj Urboj 

Je la limoj de Beauce kaj Perche, la urbo Châteaudun estas situata grandparte sur la supro de monteto je fortegaj kalkaj tavoloj super la rivero ; tio donas defendan rolon antaù la romana konkerado gxis la Fronde. Tial, la nomo de urbo devenas el la ligo de kelta vorto "Dun" kiu indikas loko en alteco kaj de la latina vorto "castrum", kiu signifas fortigita bivako.
Tio estas kaùzo se oni trovas sur la blazono la sekvantan devizon :
EXTINCTA REVIVISCO " Estingita mi renaskigxas ".
Ordigita inter la "100 Plej Belaj Vojoj de Francio", certigita de Michelin, Châteaudin estas urbeto kiu havas ricxan kaj varian heredajxon :
Loire Kastelo kun ronda cxefturo de la 12-a jarcento tre bone konservita, princa Sankta-Kapelo, eksterordinira vidajxo sur la valo kaj cxiuj ajxoj instalitaj en partoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
Historia kvartalo je diskreta allogeco kun vestigxoj de mezepokaj periodoj, Renesanca kaj klasika.
Grotoj parte naturaj kiu malkovigas la subteran mondon sur kiu situas la urbo centro, kuriozajxo kiu ebligas al la vizitanto lerni historian kaj geologian lecionon ege fama.
Municipa Muzeo pri Natura Historio kaj Belaj Artoj , kiu fieras pri rimarkinda birdkolekto, unu el la plej ricxaj muzeoj pri ornitologio en Francio.














Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire