dimanche 2 août 2015

Kolora - Blokhaùso Eperlecques kaj baterio Todt 2-an de aùgusto 2015

La blokhaùso  de  Eperlecques, unua lanĉbaso de V1 kaj V2,
vizito dimanĉon la 2-an de aùgusto 2015

Norde de Francio, post la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, ni profitas de tiu dimanĉo por viziti du famaj lokoj de la dua mondmilito en departemento Pas de Calais.
La blokhaùso  de  Eperlecques : 90 000 tunoj da betono  ordigitaj Historia Monumento. Decembre 1942, Hitler ordonas konstrui uzinon cele kunigi kaj sendependan lanĉbason de raketoj V1 kaj V2 por detrui Londonon kaj Antverpenon.

Bombardita far la aliancaj landoj en aùgusto 1943, ĝi neniam funkciis kiel lanĉbazo, sed la Germanoj denove konstruigis ĝin por fini la pezkonstruon kaj instali produkton de likvida oksigeno, tiutempe necesa karburaĵo por la V2. 

La fotojn kiujn vi vidas montras ankaù la baterion Todt sed temas pri koloraj fotoj, kvazaù similaj al tiuj nigraj kaj blankaj. Pli da detaloj eble estas sur la aliaj ol sur la koloraj, alia maniero imagi la lokon.

Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire