Perouges estas franca
komunumo situata en départemento Ain en regiono Aùvernio Rodanalpa. Tiu
komunumo estas konata pro sia mezepoka praurbo alkroĉita sur eta montero kaj
nomata la Malnova Perouges (le Vieux Perouges).
La mezepoka urbeto
Perouges estas en la kategorio de la plej Belaj Vilaĝoj de Francio unu el la
plej turismaj lokoj de la departemento. Estas malnova praurbo kies duoblaj
remparoj povis esti riparitaj. La arkitekturo estas tipe mezepoka kun domoj el
la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
La fortika placo perdis
gravecon kun la kunligo de provincoj Bresse kaj Bugey al Francio en 1601. La fortikaĵo
estis malkonstruita kaj Perouges fariĝis paca kaj prospera urbo de
teksistoj ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Kiam ekdisvolviĝis
industrio, la najbara urbeto Meximieux reakiris prosperon ĉar pli bone situita
sur la komunikvojoj.
Iom post iom, forlasitaj,
la mezepokaj konstruaĵoj minacis ekfali sed gravaj riparoj komencis ekde la
20-a jarcento por savi la historian heredan posedaĵon sub la impulso de
defendkomitato de la Malnova Perouges kaj de la Belaj Artoj. Hodiaù la stratoj
estas pavimitaj kaj la urbeto retrovis remparojn.
Permesu ke ni gvidu vin tra
la stratoj de la mezepoka urbeto …...
Fotoj kolora kaj nigra blanka
Saluton! Mi ege ĝojis, kiam mi vidis tiujn fotojn de bela vilaĝo, najbare de mia hejmo, en mia departamento. Mi loĝas en la montara parto, inter Liono kaj Ĝenevo, kie ankaŭ loĝas samideanoj.
RépondreSupprimerMi esperas : fartu bone, Esperanto akompane!
Petro