Du datoj : 28-a de januaro
1910 – 31-a de majo 2016.... 106
jaroj kaj 4 monatoj inter ili …. Sama malkvieteco en la homaj mensoj de
Moret sur Loing, la rivero superfluas, la riveraltiĝo estas pli alta ol tiu de
1910 en Montargis, Souppes sur Loing,
Nemours.
En nia urbo Moret sur Loing,
multaj stratoj estas fermitaj, la ponto ankaù dum 3 tagoj, unue por la
piedirantoj, poste por la aùtomobiloj.
La historia centro estas bonstata
sed gravaj damaĝoj en la ĉirkaùaĵo kaj ankaù grandaj timoj por la malnovaj
akvomuelejoj apud la ponto, tiuj bonvenigante ekspoziciojn plurfoje jare ;
niaj muelejoj estis kvazaù malaperantaj sub la akvo, la tegmenton nur oni povis
ekvidi. Foje, oni antaùvidis oficiale ke la akvo fluos super la ponto ....
Multaj piedirantoj venis ĉiutage sur la ponto por rigardi la riveraltiĝon kaj
la evoluon.
Kial tiel grava kaj alta
riveraltiĝo ? Fortaj pluvoj Norde kaj Oriente de Francio kaj la akvorezervujoj
almonte tro plenaj, akvoellasoj necesaj .....
3 datoj …. 3 albumoj
Riveraltiĝo de Loing junio 2016
la 31-a de majo matene
Riveraltiĝo de Loing junio 2016
la 31-a de majo posttagmeze
Riveraltiĝo de Loing junio 2016
la 1-a de junio
Aparatoj CANON 60 D + CANON 24/70 L f 2.8 USM
LUMIX T Z 70 kun objektivo Leica
Kliku sur la miniaturoj
Inundoj de rivero Loing 31-a de majo matene
Inundoj de rivero Loing 31-a de majo posttagmeze
Inundoj de rivero Loing 1-a de junio
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire