vendredi 7 juillet 2017

Vizito de Parko Asterix inter geamikoj la 7-an de julio 2017

Vendrede la 7-an de julio, varma etoso kaj belega suno ... Ni travivis eksterordinaran tagon en Parko Asterix kun niaj geamikoj Colette kaj Jean-Philippe akompanataj de amikino Annie, de la filo Steve kaj tri genepoj. Bela kaj gxojiga grupeto. Por ke cxiuj povu bone gxui pri la parko kaj plene amuzigxi, la gxojiga grupeto provizore disigxis... la junuloj al "impresaj manegxoj" kaj la aliaj al pli "trankvilaj manegxoj". Belega tago por cxiuj !!!

Iom pri la historio de la parko Asterix : gxi estis inaùgurita la 30-an de aprilo 1989. La temo de tiu parko estas la mondo de la bildstrio de Uderzo kaj Goscinny : Asterix. Gxi situas en Plailly (departamento Oise) je 30 km norde de Parizo. En gxi trovigxas 39 manegxoj el kiuj 7 ondantaj fervojoj kaj 5 akvaj manegxoj. 





























Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire