Villers sur Mer, densigo de regiono Normandio. Subtila miksaĵo inter la ĉarmoj de la "Pays d'Auge" (normanda regiono : Lando de Auge kiu kunligas departementojn Calvados 14 kaj Orne 61), la heĝoparceloj kaj la eleganteco de la longaj strandoj kun fina sablo de la Côte Fleurie (Flora Marbordo), la banloko Villers sur Mer amasigas karaktere la tutan aùtentikecon de la departementa Calvados.
La komunumo situas sur la bordo de la maro Manche, sur la Flora Marbordo, inter Deauville kaj Houlgate, je ĉirkaù 45 kilometroj de Caen, 70 de Le Havre, 100 de Rouen kaj 200 de Parizo.
Pluraj libro aù filmoj parolis pri Villers sur Mer :
- La romano de Antoine Blondin "Un singe en hiver" (Simio dum vintro) kiu ricevis la prezon "Prix Interallié" en 1959
- Unuafoje, Jean Gabin kaj Jean Paul Belmondo renkontiĝis ĉe la ekrano, la filmostelo de la franca kino kaj la ĉefaktoro de la "Nouvelle Vague" (la nova generacio)
- la filmo estis filmita dum vintro 1961/1962, sur la normanda marbordo, ĉefe en Villerville, kiu aperas sub la nomo de Tigreville, kaj en Trouville sur mer, kaj en Deauville, Houlgate, Hennequeville, Port en Bessin kaj Lisieux. La stacidomo de la komenco de la filmo estas tiu de Trouville-Deauville.
Honfleur, urbo de la departemento Calvados apartenas la Normandio, region de norda Francio. La urbo estas situita sur la estuaro de la Sejno al la Manche. La malnova baseno (malnova haveno) bordita de aùtentikaj domoj de la 16-a al la 18-a jarcentoj, inspiris artistojn kiel Claude Monet aù Eugène Boudin, filo de la urbo. Ne malproksime de tie, troviĝas la preĝejo Sankta Catherine kiu datumas el la 15-a jarcento kie troviĝas ligna strukturo konstruite far la laboristoj de la maristaj laborlokoj.
Honfleur
Honfleur
Honfleur
Honfleur
Turistino en Honfleur
Honfleur
Turisto en Honfleur
Villers sur Mer
Jean Gabin kaj Jean Paul Belmondo
Villers sur Mer
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire