dimanche 25 mars 2018

MORET MOTO CLUB Promenado de la 25-a de marto 2018

La meteorologio anoncis pluvon ... kaj finfine dum la tuta tago, ĝi ne venis ...

La promenado de la motorcikla klubo al la Muzeo de la Granda Milito (1914/1918) en Meaux, la plej granda muzeo (pri la sama temo) en Eùropo kunigis19 partoprenantojn. Tra sinuaj stratoj, 12 motorcikloj kaj unu veturilo atingis la celon Meaux, norde de départemento Seine et Marne.

En tiu jaro de la centjara datreveno de la unua mondmilito, tiu vizito estis multe aprezita de la grupo.

La muzeo estis inaùgurita la 11-an de novembro 2011. Je la origino, pasia historiisto, Jean-Pierre Verney, kolektis dum pli ol 50 jaroj objektojn kaj dokumentojn cele rakonti la historion de tiu milito.
En 2005, la "lando de Meaux" (regiono Pays de Meaux) aĉetis tiun esceptan kolekton de pli ol 5000 pecoj kaj decidis konstrui muzeon

(Informoj retejo de la muzeo)

























































Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire