vendredi 11 août 2017

Vizito de germanaj ciklistinoj en Moret s/loing la 11-an de aùgusto 2017



Vendrede la 11-an de aùgusto, tagmeze, alvenis en Moret sur Loing du ĉarmaj germanaj ciklistinoj, Melanie kaj Alina el Duisburg (Germanio). 

Ili foriris lunde la 7-an de aùgusto kaj planis atingi la celon, la esperantista kulturdomo Grezijono lunde la 14-an. Entute, ili vojaĝis bicikle ĉirkaù dum 800 kilometroj. Melanie kaj Alina biciklis ĉiutage dum 70 km, kaj kontaktis survoje geesperantistojn aù konatulojn cele klopodi trovi loĝejon aù lokon por tendumi. 

Dum halto en Moret sur Loing, ni agrable babiladis dum pli ol du horoj kaj tagmanĝis en restoracio meze de la urbeto. 





Alveno en Moret sur Loing


Tie ni tagmanĝis


                        Ĉar mi sole akceptis Melanie kaj Alina, mi petis de konatulon por komuna foto


Baldaù fino de la renkontiĝo....

.... kaj daùrigo de la vojaĝo .... Ĝis la revido iam !!!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire