lundi 14 août 2017

Nigloland la 14-an de aùgusto 2017

Ekde de multaj jaroj, mia edzo kaj mi ofte vizitas amuzparkojn, foje kun geamikoj, foje kun geinfanoj, foje solaj kiel juna geedza paro... 

Dum tiu aùgusta vizito, ni simple promenadis kaj multe fotis akompanataj de la suno. Ni travivis belegan tagon en parko ŝatata de ni pro familia etoso kaj sufiĉe da trankvilaj maneĝoj. 

Ni aldonu ankaù ke tiu bela tago ebligis al ni ripozi post okupita kaj iom laciga somera periodo. 



Eta restoracio kie eblas gustumi i.a. bonajn krespojn

Joël, mia edzo, ŝatas trinki kafon sur tiu ŝipo....


... kaj anasoj ankaù akompanas la ŝipon 




La arbo brilas en la rivero

Belaj ĉevaletoj salutas la vizitantojn




Eta trajno vizitigas la parkon 


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire