Perros-Guirec, en Bretonio (Côtes d'Amor) je 524 kilometroj de Parizo.... Prestiĝa ĉemara feriiurbo dum pli ol jarcento, la urbo situas en protektita natura loko, meze de nekutima pejzaĝo kie la tero kaj la maro estas kovritaj per rozkoloraj gratinaj ŝtonoj kun formoj kiuj ŝajnas kvazaù ĉizitaj de la vento.
Dum la somero, la urbo prenas alian dimension, sportan, kulturan kaj ekonomian kaj la loĝantaro multiĝas kvinfoje ...La urbo havas tri ĉefajn strandojn. La haveno de la urbo havas flosaan basenon kaj bonvenigas la fiŝkaptistojn kaj la boatistojn.
Perros-Guirec estas bretona toponimo konsistanta el penn kiu signifas "fino" kaj roz "terkapo, montoflanko". Guirec estas la antroponimo de la fonda sanktulo de la loko, Sankta Guirec, ankaù patrono de Loquirec, urbo situanta ĉirkaù tridek kilometroj de Perros-Guirec.
Rigardu la unuajn fotojn por trovi poste la klarigojn pri Tregastel .... Agrablan promenadon !
Fotoj koloraj : Raymonde SONY G HX 60
Fotoj nigraj blankaj : Joël FUJIFILM XT 30 kaj Fujinon XF 18/55 F2.8 WR
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire