Iuj historiaj notoj ... Kiam vi atingos la vilaĝon de la vojo de "nia hejmo", tuj videblas la tri antikvajn monumentojn el la mezepoka periodo ... unue la malnova ŝtona ponto kiu preterpasas la riveron Loing... Poste maldekstre la ruinoj de la Ganne Turo kaj la preĝejo.... Tiujn lokojn vi malkovros dum promenado...
Se la vilaĝo estas modesta en nombro da loĝantoj (1432 la lasta nombrado) ĝi etendiĝas sur pli ol 1297 hektaroj kaj havas longan historian, la loko estis jam okupita en prahistoriaj tempoj. La loĝantoj nomiĝas 'la grezois". La evoluo de la nombro da loĝantoj estas konata tra la nombradoj de la loĝantaro efektivigita en la municipo ekde 1793.
Urbeto de pentristoj ...Unu el la unuaj por malkovri la urbeton estis Jean Baptiste Corot kies Grez Ponto datiĝas el la jarojn 1860. Li revenis plurfoje. La Goncourt fratoj restis tie de 1863 ĝis 1865 sed ŝajne ne konservis neforgeseblan memoron pri vintroj ĉe la rando de la rivero... Grez ricevis la viziton de aliaj francaj artistoj, certe malpli konataj, sed kun granda talento.
Aliklanke, la plej famaj pentristoj en iliaj respektivaj landoj restis en Grez : Carl Larsson aù Karl Nordström el Svedio, Sir John Lavery, Franck O'Meara el Britaj Insuloj, Seïki Kurodo aù Chu Asai el Japanio, la fratoj Harisson aù Robert Vonnoh el Usono.
Por Joël : Fujifilm XT 30 kun Fujinon XF35 mm F2
Por Raymonde : Sony DSC HX 60
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire