Sabate la 19-an de majo estis organizita busekskurso al la urbo Pirmasens je 25 kilometro de Du Pontoj ĉe la okcidenta rando de la "Palatinata arbaro". Kvankam ne tiom da ŝuoj estas produktitaj en Pirmasens hodiaù kiel ili estis, la urbo daùre estas grava loko por la internacia ŝufabrikado. Krom le plej malnova fabriko de ŝuoj en Germanio (Peter Kaiser) troviĝas en Pirmasens, la centro de iuj aliaj konataj ŝumarkoj, ekzemple tiaj : "Kennel & Scmenger", "Semler", "KangarROOS" aù "Bugatti".
Alvenante ĉe la busa stacidomo en Pirmasens, nia grupo estis akceptita de la du gvidantoj de la urbo, kiuj emeritiĝis sed plezure gvidas turistojn. Nia grupo estis divida en du, la germanparolantoj kun unu gvidanto kaj la aliaj kun la dua gvidanto. Tradukis nia akompananto Martin Thorenz kiu mem loĝas en Pirmasens. Ek al longa pieda vizito tra la urbo .... !!! .... kaj ni ne forgesu ke tiu urbo estas konstruita sur sep montetoj ....
Apud mi... Laure kaj François
La grupeto aùskultas la klarigojn ....
Martin, nia akompananto kaj dekstre nia gvidanto
Iom da ripozo ....
Vasta bela parko....
Daùrigo de la promenado
La grupeto admiras la parkon
Astronomio !
Alia volas provi la sidlokon
El supre....
Interesa objekto
Iama poŝto, nun muzeo ....La nova kultura centro de la urbo Pirmasens estas la "Forum Alte Post". Ĉie tiu en la komplete restaùrita "Reĝa Bavara Poŝtoficejo" okazas ŝanĝiĝantaj artaj ekspozicioj, seminarioj, koncertoj kaj aliaj kulturaj okazaĵoj. Krom tiu ekzistas ankaù permanenta ekspozicio de verkoj de la fama pentristo de Pirmasens, Heinrich Bürckel kaj ankaù la Hugo-Ball-Kabineto, kiu estas dediĉita al la kunfondinto de "Dada".
Fotoj el la pasinta tempo....
Belaj statuoj
Fino de la vizito de Pirmasens ....
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire