dimanche 20 mai 2018

Trilanda Kongreso : Internacia Vespero

Dimanĉe la 20-an de majo okazis en la granda salono de la kongresejo, la Internacia Vespero. Malfermis la spektaklon la Internacia Koruso Z-M-O- kiu ĉarmis la spektantojn kantante en pluraj lingvoj el kiuj Esperanto.

Sekvis la artaj prezentoj de la Danca Studio "Oriento de Elmira". La grupo prezentis plurajn dancojn kaj belajn kaj diversajn kostumojn kun multaj dancistinoj el diversaj aĝoj de knabinoj al adoltoj. Vere, oni diru ke tiu danca studio estas unu el la plej ekzotikaj dancgrupoj el la regiono.

Por la plej granda feliĉo de la spektantoj, la dancgrupo kaj la koruso prezentiĝis unu post la alia sub formo de unu danco, unu aù du kantoj.... Memkompreneble, tio multe vigligis la unuan parton de tiu internacia vespero.

Kiel tria parto de la vespero, la gupo "La Kompanoj" kantis kantojn de Jacques Brel en esperanto. Ne plu necesas prezenti "La Kompanoj", ne fiksita kunularo, naskita kadre de asocio Esperanto Gironde. La grupo kunigas amatorajn artistojn por muzikaj kaj teatraj spektakloj. Ni memoru pri "Brel kaj la Gigantoj" dum la nacia vespero de la 100-a Universala Kongreso en Lille (2015). Ĉi vespere kantis Pjer (gitaro, barĝo, voĉo) kaj FaMo (Fabrice Morandeau, voĉo kaj arkodiono).

Bela vojaĝo tra la mondo dank'al la ekzotikaj dancoj, la kantoj en diversaj lingvoj sen forgesi la faman artiston Brel. Mirinda vespero lerte animita far Martin Thorenz kiu ankaù gvidis la ekskurson al Pirmasens. Dankon kaj gratulojn al ĉiuj !


La Internacia Koruso Z-M-O



Martin Thorenz prezentas la spektaklon


La Danca Studio "Oriento de Elmira"



Admiru la belajn robojn ....




Aliaj dancistinoj





nur mankas muziko ....


La plej junaj dancistinoj




Moderna danco


La Kompanoj ... Pjer kaj FaMo



Fino de la Internacia Vespero !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire