lundi 21 mai 2018

Trilanda Kongreso : promenado tra Homburg et Blieskastel

La trilanda kongreso finiĝis post la komuna tagmanĝo la 21-an de majo. Posttagmeze, ni planis promenadon tra Homburg kaj Blieskastel. Antaù ol rigardi la fotojn, ni iom rakontu pri tiuj du urboj.

Homburg estas universitata urbo situata oriento de Sarlanda regiono. Ĝi nombras 42 806 loĝantoj je le 1-a de oktobro 2017 kaj estas la ĉefurbo de distrikto Sarre Palatinat. Homburg estas la tria granda urbo de la Sarlanda regiono post Sarrebrück kaj Neunkirchen.

La historio de la urbo jam komenciĝis per romana vilaĝo. Je la mezepoko, Dukoj de Palatinat Du Pontoj tie konstruigis fortikaĵon nomitan Hohenburg kiu estas je la origino de la nuna nomo de la urbo, kunligita al provinco Bavario. La fortika kastelo estis detruita post la paco de Bade (1714). La kastelo de Karlsberg estos konstruite inter 1778 kaj 1788 sub la regno de la Duko Carlo la II-a Augude de Palatinat Du Pontoj kaj estis multe pli vasta ol tiu de Versailles. Ĝi estis detruita la 28-an de julio 1793 far la francaj revoluciaj trupoj. Restas nur ramparoj en la arbaro. Homburg estis malligita el Palatinat Rhenanie post la unua mondmilito por esti ligita al Sarre.

Ni unue vizitu Homburg antaù viziti Blieskastel .... Sekvu vin ....



Multaj statuoj estas en la urbo ....







Iama leterkesto 


Kiu kopias la alian ? 




Saluton al vi ! 





Blieskastel situas je 15 kilometroj sud/okcidente de Homburg kaj je 25 kilometroj oriente de Sarrebrück, ĉefurbo de la regiono Sarlando. 
Blieskastel en la germana, Kaschdel en Sarlanda lingvo, en la pasinteco Castres e la franca, tiu urbo estas komunumo en la Sarlanda regiono. Unue, sub la romana nomo Castres,  la urbo estis ĉefurbo de Graflando de Castres kaj de tiu de Blieskastel, ligita unue al episkopoj el Metz (Francio) kaj al ĉefepiskopo el Treves. Ĝis 1904, Blieskastel skribiĝis kun "c" (Bliescastel). 


Muziko tra la stratoj


Fino de la promenado ! 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire