mercredi 13 juin 2018

Vendeo 9-a ĝis 15-a de junio : La Rifuĝo de Grasla, Montaigu kaj La Rabatelière




La 13-an de junio, ni vizitis la Rifuĝon de Grasla kie vivis dum jaroj la homoj persekutitaj dum la Vendea milito en 1793. La homoj konstruis dometojn kaj alportis manĝajojn kaj vestaĵojn. Ili restis tie dum multaj jaroj. Estis ankaù kapelo. La vilaĝo estas ege bone rekonstruita kaj la vizitantojn senprobleme povas imagi la vivon de tiuj homoj dum milita periodo.

Ni daùre uzas la saman materialon por foti :

Canon POWERSHOT 600 SX por Raymonde
Canon 400D + objektivo SIGMA 24/70 F2.8 Art por Joël



Antaù la enirejo, la kruco omaĝe al Charette, fama nomo dum tiu milito....




Dum la vizito de la vilaĝo....


Interne de la dometo


Imagu la vivon de tiuj rifuĝantoj....


Interne de dometo


Ekstere de la dometo


La vizitantoj sidiĝas sur la benkoj dum la spektaklo


La fotistino fotita ....


Ni daùrigu la promenadon...


.... ĝis la kapelo



Alia loko por spekti alian spektaklon



Informejo





Foriro e Rifuĝo de Grasla ....


... por viziti Montaigu, situata je 35 km de Nantes, Cholet kaj La Roche sur Yon, historia vojkruciĝo inter 3 francaj regionoj : Bretagne, Anjou kaj Poitou. Tria pli malgranda komunumo de Vendeo, Montaigu grandiĝis ĉirkaù la kastelo.


Ne falu, mi petas ....




Ni daùrigu la viziton de la kastelo kaj la ĝardenoj



Plaĉas al vi la viziton ? 




La urbodomo, kies fotojn mi kolektas.


La plano de la kastelo


Famega pilgrimloko en Vendeo, la sanktejo La Rabatelière ....








La muelejo de Bel Air sur la komunumo de La Rabatelière !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire