vendredi 15 juin 2018

Vendeo 9-a ĝis 15-a de junio : Les Sables d'Olonne - Vouvant - Mouchamps - Le Colombier

Lasta tago de niaj ferioj, antaù la reveno hejmen. La 14-an de junio, ni volis denove promeni en la "magia" urbo Les Sables d'Olonne. Kial magia ? Magia por mi, ĉefe, ĉar de tie foriras la grandegaj ŝipoj dum la velkuro Vendée Globe, ĉiun kvaran jaron.


Tiom da belaj ŝipoj



Tiun bildon, mi ofte vidis rigardante la elsendojn sur Vendée Globe


Vilaĝo prepare al estonta velkurso julie 2018




Oni imagas ke tiu birdo rigardas la fotiston


Tiom da ŝipoj



Ni forlasas Les Sables d'Olonne por viziti ....

.... la urbeton Vouvant, fortika urbeto. Bedaùrinde dum tiu promenado, pluvis kaj ni estis devigataj porti niajn pluvmantelojn aĉetitajn okaze de niaj pasintaj ferioj en Ile Oléron.
Tie, ni vidas la preĝejon Notre Dame de l'Assomption, konstruita en la 11-a jarcento. 


Mi proponas al vi viziti la urbon piede.....




Denove, la fotistino fotita


Beleta magazeno







Mi esperas ke vi sekvis min .....


La urbodomo de Vouvant




La poŝtoficejo



Mi ankaù fotas la fotiston






Bonega tagmanĝo en agrabla restoracio






Ne, mi ne klopodas ekflugi .... Ne, ne ....






Jen la beleta restoracio kie ni bonege tagmanĝis


Urbeto Mouchamps, alia beleta urbeto....



Tie, eblas pruntepreni senpage librojn ....







La tomboj de Georges Clémenceau kaj lia patro Benjamin en Le Colombier. La arbo estis plantita far Benjamin kaj Georges kiam li estis knabo. 
Dum mi infaneco, mi konis la filon de Georges, Michel, kiu estis deputito.  



Fino de la ferioj tre interesaj kaj historiaj ! 

1 commentaire:

  1. Gratulojn pro tiu interesa raporto ! Kaj pro la bonkvalitaj fotoj ! Jen instiga ekskurso ...

    RépondreSupprimer