dimanche 3 juin 2018

Promenado en Bonneval la 3-an de junio 2018


La promenado de nia Moret Moto Club kondukis nin al Bonneval (Eure et Loir) en regiono Centro Val de Loire. Meze de la Beauce kaj je la komenco de la alta valo de rivero Loir, la urbeto Bonneval estas fortika vilaĝo. Beauce estas regiono kun ebenaĵoj, kultivajoj, tritikoj kaj betoj....

Ĉirkaù le fortikaĵo de la historia centro, la Loir fluas en la fosaĵoj. La abundo de akvo meze de la urbo donas al ĝi la kromnomon de "malgranda Venezio de Beauce" laù la maniero de Montargis "malgranda Venezio de Gâtinais" en la najbara departemento Loiret. Gâtinais situas oriente de Beauce kaj tie estas bredadoj....

Ĉe la oficialigo de la franca lingvo, la latina nomo Bonna Valis, Bon Val en la franca lingvo estis anstataùita per Bonneval. La vilaĝo Bonna Valis kreskis ĉirkaù la abatejo St Florentin fondita en 857.


Parto de la skipo de Moret Moto Club !


Ek al la promenado .... kaj fotoj faritaj pere Canon Powershot 600 SX


La motorciklo de Daisy (Raymonde) kaj Joël 


La plej grava momento... La pikniko !


La rivero en Bonneval 



Ni ekskursos tra la kanaloj kaj vidos multon en la urbeto 



Saluton, kiel vi fartas ? 


Dum la ŝipa ekskurso ....


.... serio da belaj vidindaĵoj ....


La fotistino fotita !


Aliaj vidindaĵoj ....



Beletaj balkonoj !







Hooo ... Atentu pri via kapo ....



Kelkaj rememoraĵoj pri la pasinteco ....



Finiĝis la promenado ... 


Komuna foto de la partoprenantoj !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire