dimanche 17 février 2013

GREZ SUR LOING la 17-a de februaro

Nomita Grès en Gatinais en la pasinteco, la urbo estis ege grava en la 13-a jarcento. Parto de la vidvina heredajxo de Banche de Castille, Grez havis tre grandan bazaron, regxan notariaron kaj kaj asizan tribunalon, sed la urbo ne sukcesis moderigi influperdon dum la Centjara milito.
Iom post iom, la kastelo ruinigxis (multaj posedantoj de belegaj domoj de la urbo prenis la sxtonojn, asiza tribunalo fermigxis kaj la prusa invado de 1870 kompletigis la perdon de cxio !  

Tamen, la urbo havis, kiel aliaj urbetoj de Seine et Marne, fortan artistan potencialon. La dolcxajn riverajn pejzagxojn laùlonge de la rivero Loing kaj la arbaro de Fontainebleau, kaj sukcesis placxi, cxirkaù la fino de la 19-a jarcento, al multaj pentristoj, inter alie al svedaj, dank'al la proksimeco de Parizo, kiuj tranoktis cxe la Laurent aù en la hotelo Chevillon.

Uzita materialo :
Aparato CANON 400D + objektivo 55/250 Canon F,3.5 USM + polarizita filtro Hoya


















samedi 16 février 2013

DISNEYLAND la 16-a de februaro 2013

Malgrande miksa albumo (nigra kaj blanka / kolora) kies temo estas Disneyland, nia alia hobio ! La vetero estas nek bela, nek varma, ni estas en februaro...La nuba cxielo ne ebligas kontrastajn fotojn, la nigra kaj blanka koloroj permesas bone montri la aspekto de la dekoroj.

Uzita materialo : CANON POWERSHOT G12.


















mercredi 6 février 2013

La riveraltigxo Loing - la 6-an de februaro 2013

"Moret malsekaj piedoj"

Diable ! Tiom da vento ! Forte blovas, blovegas ! La sencxecaj pluvoj de la lastaj semajnoj kreis riveraltigxojn kaj Moret travivas tion malgraù la arangxoj almonte.
Keljah fotoj el la rivero Loing kiu alfluas, kiu alfuas ....

Canon 60D + objektivo Canon 18/55 F3.5 USM kun polarizita filtrilo por Joël

Canon Powershot G12 por Raymonde

Privilegii la mallongajn interfokusajn distancojn kaj grandan fermon de la objektivo.