dimanche 12 mai 2013

SANKTA EMILION GIRONDE la 12-a de majo 2013

Malfacilas forlasi la Bordozan regionon sen viziti la urbeton Sankta Emilion, famkonata loko de franca vino ! Post la kongreso de Esperanto France en Artigues, ni trapasas plian tagon en la regiono por turismi malgraù malbela vetero kaj novembra temperaturo ! La Festo de cxiuj Sanktuloj je Pentekosto ! Mi interesigxas multe pli pri la arkitekto de tiu urbo ol pri la famaj vinoj ! Ni alvenas frumatene por kapti la plej belan lumon kaj plie estas malpli da turistoj. Mi elektas la reflektofotilon por la nigra/blanka, Raymonde realigos la kolorajn fotojn kun la aparato G12. En ambaù kazoj 400 ISO por gajni iom da fermo malgraù la malforta prilumado.
Materialo utiligita : Nigra / Blanka de Joël CANON EOS 60 D + objektivo CANON 24/70 mm USM L
Koloro de Daisy : CANON POWERSHOT G12