samedi 14 mai 2016

Semajnfino en Morvan kun la Moret Moto Club

De sabate 14-a de majo ĝis  lunde 16-a majo 2016

Frostas dum tiu Pentekosta semajnfino. Tuj post la foriro el Moret sabate maten,  varme vestitaj kun vintraj vestaĵoj 12 motorcikoj ekveturas. La tagmeza pikniko okazas ĉe niaj gekuzoj en St Brancher (89) en la garaĝo kie ne tiel frostas… Post bona kafo, ni daùrigas la vojaĝon, Quarré les Tombes, Dun les Places antaù Anost, en hotelo Fortin, nia restadloko en loĝejoj. 

La morgaùan tagon, la vetero ne estas pli varma, apenaù 6 gradoj matene, forveturo de itinero de 200 kilometroj tra la arbaraj stratetoj de Morvan,  rondiro de la 6 lagoj, Pannecière, Lac des Settons, Lac de Chamboux, Lac de St Agnan, du Crescent et de Chamençon por fini. La pikniko antaùvidita estos anstaùita per varma plado en eta restoracio en Ouroux en Morvan kie nos estos akceptitaj simple sed kun multe da afableco. Tiu dimanĉa promenado finiĝos per fama Mont Beuvray kun iom da suno. Singardemaj, ni cirkulis tra malgrandaj stratoj malrapide, la pluvo de la pasinta semajno alportis multe da aluvioj kaj gruzetoj, folioj kaj tero ne estas raraj, atentu pri glitado !

Lacigaj sed faliĉaj, ni vespermanĝos en restoracio de nia hotelo kie ni kunĝojis kun grupo de 30 motorciklistoj  Suzuki kiuj venis en tiu regiono por provi la ĝiradojn de Morvan !  Etoso brilega !!!
Belega semajnfino kiu plaĉis al ĉiuj, varma, amika kaj malstreĉita etoso. Vero estas : Tiu ĉi semajnfino estis  unu el la plej bonaj el Moret Moto Club !