dimanche 23 février 2014

Chateaudun (28) la 23-an de februaro 2014

Malkovro de la
Francaj Urboj 

Je la limoj de Beauce kaj Perche, la urbo Châteaudun estas situata grandparte sur la supro de monteto je fortegaj kalkaj tavoloj super la rivero ; tio donas defendan rolon antaù la romana konkerado gxis la Fronde. Tial, la nomo de urbo devenas el la ligo de kelta vorto "Dun" kiu indikas loko en alteco kaj de la latina vorto "castrum", kiu signifas fortigita bivako.
Tio estas kaùzo se oni trovas sur la blazono la sekvantan devizon :
EXTINCTA REVIVISCO " Estingita mi renaskigxas ".
Ordigita inter la "100 Plej Belaj Vojoj de Francio", certigita de Michelin, Châteaudin estas urbeto kiu havas ricxan kaj varian heredajxon :
Loire Kastelo kun ronda cxefturo de la 12-a jarcento tre bone konservita, princa Sankta-Kapelo, eksterordinira vidajxo sur la valo kaj cxiuj ajxoj instalitaj en partoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
Historia kvartalo je diskreta allogeco kun vestigxoj de mezepokaj periodoj, Renesanca kaj klasika.
Grotoj parte naturaj kiu malkovigas la subteran mondon sur kiu situas la urbo centro, kuriozajxo kiu ebligas al la vizitanto lerni historian kaj geologian lecionon ege fama.
Municipa Muzeo pri Natura Historio kaj Belaj Artoj , kiu fieras pri rimarkinda birdkolekto, unu el la plej ricxaj muzeoj pri ornitologio en Francio.














dimanche 2 février 2014

Villeneuve sur Yonne ( 89 ) la 2-an de februaro 2014

Malkovro de la
Francaj Urboj 

Villeneuve-sur-Yonne  estas franca komunumo situata en departemento Yonne, regiono  Bourgogne (Burgonjo), en la malalto valo de la rivero Yonne.
Ekde la jaroj 1960, Villeneuve-sur-Yonne montrIs dinamismon kaj transformigxis en tre cxarma kaj malferma urbeto kun kelkaj duarangaj domoj en la cxirkaùjo.
Villeneuve-sur-Yonne estis fama pro jugxa kroniko :
la urbo estis administrita antaù le milita far la "ege fama" doktoro Marcel Petiot, gilotinita en 1946 post pruvo de 27 murdoj.
La ponto  Sankta-Nicolas  : finkonstruita en 1186, estas la unua konata monumento de la nova urbo. Tiu konstruajxo 214 metroj longa havis 16 arkajxojn je la XIII-a jarcento. La 7 originaj arkajxoj de tiu ponto, unu el la plej malnovaj el Bourgogne (Burgonjo), estas cxiuj el diversaj dimensioj kaj neregule interspacigitaj, kelkaj ogivaj kaj aliaj en plena arko. Je tiu epoko, gxi ebligis ligi Villeneuve-le-Roi et Villefolle situata sur la maldekstra bordo.

Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web