dimanche 19 avril 2015

Ekskurso kun nia motorcikla klubo en Beaugency

la 19-an de aprilo 2015


Belega ekskurso dimancxe 19-an de aprilo, bela vetero kun iom da vento, 14 motorcikloj kaj unu « trike », 20 personoj kiuj gxuis la malgrandajn stratojn kiuj kondukas al Beaugency.



Alveninte, ni tagmangxis laùlonge de la bordoj de riverego Loire antaù mallonga piedpromenado en la malnova urbo. Ekskurso kiu havis grandan sukceson , tio pruvas ke nia Klubo placxas pli kaj pli. Motorcikloj kun grandaj mortokapableco, aliaj iom malpli, unu « Trike », nia Klubo estas vere malfermita al cxiuj !!!!



Nomita en la monda hereda posedajxo kie fluas la lasta sauvagxa riverego, Beaugency estas historia urbo, dimamika, kultura kaj sporta. Promenado de cxirkaù 250 km ir kaj reveno.


Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web


samedi 18 avril 2015

Gxenerala membrokunveno de Esperanto France la 18-an de aprilo 2015

Kutime, la gxenerala membrokunveno de la asocio okazas cxiujare en diversa regiono. Cxijare, pro la universala kongreso kiu okazos en Lille de la 25-a de julio gxis la 1-a de aùgusto, la kunveno okazis en la domo de asocioj de la 4-a distrikto de Parizo. Trideko da membroj partoprenis la kunvenon. 


Post la morala kaj financa raportoj, la rezultoj de la elektoj de la komitatanoj, la vicurbestro de la 4-a distrikto respondeca pri kulturo diris kelkajn vortojn kaj cxiuj iris cxe la sidejo de la asocio en la apuda strato por amika renkontigxo

Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web