dimanche 22 février 2015

La Herbejo Clemenceau Moret sur Loing la 22-an de februaro 2015

LA HERBEJO CLEMENCEAU

Apude de la mezepoka urbeto Moret sur Loing, la Herbejo Clemenceau kaj la cxirkaùajxoj konstituas la naturajn lokojn la plej proksimaj el la urbo centro.

Kun surfaco de 3,5 hektaroj, la Herbejo Clemenceau konsistas el Natura Rimarkebla Spaco kie apudas arbaraj spacoj, herbejoj kaj la rivero Loing.

Laùlonge de la bordoj de la rivero trovigxas domo de familio Clemenceau, kies patro Georges, kromnomita "Le Tigre" (La Tigro) kontribuis al la venko de Francio dum la mondmilito 14/18. Lia filo Michel estis deputito de Seine et Marne, kontraù la registaro de Vichy, li estis deportita en Aùstrio en 1942.

Situita en superbordigxo de rivero Loing, la Herbejo Clemenceau kolektas diversajn naturajn zonojn kies komuna punkto estas humideco. Eblas ke en la pasinteco sen arba marcxo kovris la zonon.

Al pasteja herbejo favoras instalado de multaj bestaj kaj vegetalaj specoj. Tiu libera zono estas frekventita far la silvioj, paruoj je longa vosto aù knarila falko.


Materialo : CANON 60D kaj objektivo CANON 24/70 mm F2.8 USM L
Rugxa filtrilo kaj tripiedo por longaj pozoj