vendredi 27 novembre 2020

Ferioj en Paimpol (Bretonio), la haveno, la abatejo de Beauport kaj la muelejo de Craca la 16-an de aùgusto

Paimpol estas marborda komunumo norde en Bretonio. La urbo nomiĝas Paimpol, oficiala nomo uzita en la franca, aù Pempoull (Bretona nomo). En la pasintaj tempoj, nomiĝis Penpol en 1184, Penpul en 1198 kaj Penpol en 1202 ... kaj multaj variantoj poste. Kun meza alteco de 7 metroj, la urbo kovras 23,6 kvadrataj kilometroj. 

Paimpol estas fama pro tio ke, komence de la 20-a jarcento, estis unu el la grandaj fiŝkaptaj havenoj ĉe  la marbordo de Islando. Pierre Loti skribos romanon pri ĝi en 1886, "Pêcheur d'Islande" (Fiŝkaptisto el Islando). 

Oni kalkulas ke pli ol cent boatoj kaj almenaù 2000 fiŝkaptistoj en la regiono Paimpol dronis ĉefe en la Islanda maro inter 1852 kaj 1932. La plej grndaj  danĝeroj estis ŝtormoj, kolizioj en nebula etoso sed ankaù alkoholismo. Fine de la 19-a jarcento, la mortoprocento estis taksita je 15 % dum estis 6 % en la islandaj akvoj. 

 

                                        
                        Paimpol la haveno ....


kaj la ĝeto




Saluton al vi !


Malnovaj boataj eterne ripozas tie


Saluton, kiel vi fartas ? 



La abatejo Beauport situas en la komunumo Paimpol, en la parto de la vilaĝo Kérity. Ĝi estis fondita komence de la 13-a jarcento far grafo Alain I de Avaugour kiu transdonis en 1202 la posedaĵon de la abatjo Saint Riom. Tiu lasta estis establita fine de la 11-a kaj 12-a jarcentoj far grafo Henri de Trego. 
La abatejo estis klasifikita kiel Historia Monumento ekde 1862 kaj ejo protektita de la Marborda Konservatorio ekde 1995. 



La abatejo estas konstruita sur loko de 70 hektaroj malsuprenirantaj al la maro kun moleo formanta havenon kaj duoblan zonon de muroj. 







La muelejo de Craca konstruita en 1844 estis tiam unu el la 12 muelejoj en la urbo Plouezec (unu muelejo por ĉirkaù 300 loĝantoj). La lasta muelisto, Pierre le Cozannet, forlasis ĝin en 1928 kaj la konstruaĵo iom post iom malboniĝis ĝis 1993 kiam la urbo Plouezec aĉetis la ruinon.  





La muelejo situas je 80 metroj de la maro kaj je 65 metroj surper la marnivelo, ĝi estas uata kiel loko por navigado en la golfeto Paimpol et la aliroj. La restarigo entreprenita en 1995 kaj daùris ĝis 1999. La 28-an de majo 2007 ventego kaùzis falon de la flugiloj kiuj ne estis anstaùigitaj ĝis marto 2008.