dimanche 20 août 2017

Disney Studios et Disney Village la 25-an de aùgusto 2017

Ni promenadis en Disney Studios, parko dediĉita al usonaj filmoj kaj en Disney Village kie ni havis la plezuron vidi la paradon de fama spektaklo pri la legendo de Buffalo Bill. 

Ni jam vidis la spektaklon dufoje. Dum la spektaklo, vi ankaù vespermanĝas en la epoko de Buffalo Bill, texasa vespermanĝo en trinkeja dekoro laù la herooj de Far-West. Multaj ĉevaloj kaj bizonoj evoluas en sufiĉe vasta loko sed tamen ne tiel vasta por multaj bestoj. Mirinda spektaklo ! 


Walt Disney kaj Mikey

La filmo Armaguedon

Spektaklo "Moteur Action" kun mirindaj filmakrobataj

Fama maneĝo "Tram Tour"

La fimakrobatoj

Fama aùtomobilo


Buffalo Bill



Annie Oakley, fama virino





Moret sur Loing vidita el la rivero la 20-an de aùgusto 2017

Je la 20-a de aùgusto, estis organizita posttagmeza promenado de nia motorcikla klubo en Moret sur Loing. Antaù la foriro de la promenado, nia grupeto piknikis kiel ĉiujare apud la rivero Loing kaj mi fotis plurajn aspektojn de la vidindaĵoj de la urbeto.


Moret sur Loing estas mezepoka urbo kie vivas ĉirkaù 4500 loĝantoj. 


Venas multaj anasoj sur la bordoj de la rivero Loing



La malnova ponto

Alia parto de la bordoj



Fama restoracio : Auberge de la Terrasse


Aliaj cignoj ....

lundi 14 août 2017

Nigloland la 14-an de aùgusto 2017

Ekde de multaj jaroj, mia edzo kaj mi ofte vizitas amuzparkojn, foje kun geamikoj, foje kun geinfanoj, foje solaj kiel juna geedza paro... 

Dum tiu aùgusta vizito, ni simple promenadis kaj multe fotis akompanataj de la suno. Ni travivis belegan tagon en parko ŝatata de ni pro familia etoso kaj sufiĉe da trankvilaj maneĝoj. 

Ni aldonu ankaù ke tiu bela tago ebligis al ni ripozi post okupita kaj iom laciga somera periodo. 



Eta restoracio kie eblas gustumi i.a. bonajn krespojn

Joël, mia edzo, ŝatas trinki kafon sur tiu ŝipo....


... kaj anasoj ankaù akompanas la ŝipon 




La arbo brilas en la rivero

Belaj ĉevaletoj salutas la vizitantojn




Eta trajno vizitigas la parkon 


vendredi 11 août 2017

Vizito de germanaj ciklistinoj en Moret s/loing la 11-an de aùgusto 2017



Vendrede la 11-an de aùgusto, tagmeze, alvenis en Moret sur Loing du ĉarmaj germanaj ciklistinoj, Melanie kaj Alina el Duisburg (Germanio). 

Ili foriris lunde la 7-an de aùgusto kaj planis atingi la celon, la esperantista kulturdomo Grezijono lunde la 14-an. Entute, ili vojaĝis bicikle ĉirkaù dum 800 kilometroj. Melanie kaj Alina biciklis ĉiutage dum 70 km, kaj kontaktis survoje geesperantistojn aù konatulojn cele klopodi trovi loĝejon aù lokon por tendumi. 

Dum halto en Moret sur Loing, ni agrable babiladis dum pli ol du horoj kaj tagmanĝis en restoracio meze de la urbeto. 





Alveno en Moret sur Loing


Tie ni tagmanĝis


                        Ĉar mi sole akceptis Melanie kaj Alina, mi petis de konatulon por komuna foto


Baldaù fino de la renkontiĝo....

.... kaj daùrigo de la vojaĝo .... Ĝis la revido iam !!!