jeudi 26 août 2021

Trouville - La fiŝhaveno

Trouville estas franca komunumo situita en departemento Calvados (14) en regiono Normandio (okcidente de Francio). La loĝantaro sumas je 4 614 personoj. La komunumo situas oriente de la departemento en la regiono "Pays d'Auge" apud rivereto Touques sur la dekstra bordo fronte al Deauville.  

Trouville estas fiŝa urbo, lia malgranda fiŝkapta haveno plena da ĉarmo gastigas ĉirkaù dudek boatoj. Paca loko kie vi rigardas meùdojn kaj mevojn....La urbeto estas populara marborda feriejo kaj parizanoj venas tie regule ... post nur du horoj da trajno .... Aùtenkeco de la stacio devenas parte de la fiŝkaptista haveno kaj de la fiŝmerkato. La kajoj estas la plej malnova parto de la urbo. 

Nigra & blanka Joël Canon Powershot G5 X

Kolora Raymonde Sony DSC HX60




Turismo estas ĉefa ekonomia agado de la urbo. La kazino Barrière estas la 21-a en Francio per la produkto de ludoj, dungante 110 homoj


Mevoj bonvenigas vin kaj dancas ĉirkaù fiŝkaptaj boatoj kiuj revenas en la haveno... Spektaklo malstreĉigas ....



Malnova ateliero sed nia la mia ....




Eta agrabla paùzo, ĉu ne ? 




Vi vizitis la urbon.... Tie oni nombras kampadejon de 200 lokoj, 14 hoteloj inkluzive 4 stelaj hoteloj kaj multaj restoracioj kaj talassoterapia centro. 

lundi 16 août 2021

Le kastelo de Diant le 14-an de februaro 2021

 Fotoj : Raymonde kaj Joël

SONY HX 60 por Raymonde (kolora)

CANON G5 X por Joël (blanka & nigra)

La vilaĝo de Diant, de origine kelta, estis nomita pasintece Diantenis, Dianso, Dian kaj finfine Diant. La feùda palaco datiĝas de la dek unua jarcento. Dono Morin, historiisto de Gâtinais (regiono de la kastelo) parolas kiel tre malnova konstruo, aldonante ke reĝoj ofte restadis tie. Milon Crochu kaj Pierre de Voulx ŝajnas esti la unuaj sinjoroj kun Geoffroy de Dyans. 

Laùùmapo de 1734, la kastelo estis flankita de dek unu turoj kun interna korto kaj levponto. Nuntempe, restas nur 5 turoj (unu el kiuj estis tre difektita same kiel la nuna kastelo per la aeraj bombardoj en junio 1940) kaj du trionoj de la ĉirkaùaĵo. 



Longa agrabla aleo kiu kondukas en la parko de la kastelo ...


Tiu kastelo estis loĝata de Blanche de Kastilio kaj reĝo Sankta Ludoviko kiu faris kelkajn longajn restadojn tie. Dum la 100 jara milito, la delfeno inter 1420 kaj 1422 starigis sian ĉefsidejon en la kastelo kie li konstruigi fortikaĵojn. 



La muroj de la turoj estas tri metroj dikaj. 



Nuntempe, la kastelo estas privata domo....



Vi ekvidas la urbeton Diant


La nuna kastelo (loĝejo) estis rekonstruita en la 18-a jarcento parte sur la ruinoj de la malnova. Dum ĉirkaùfosa purigilo farita en 1907, estis trovitaj nerompitaj, je unu metro subakve, ĉiuj fundamentoj de razitaj turoj. 







Fino de la vizito, ni esperas ke vi lernis iom ....

Vi povas peti la kompletan historion se vi interesiĝas ....