La Parko Puy du Fou estas libertempa granda parko situanta en la urbeto Les Epesses (regiono Vendée, Vendeo, sudokcidente de Francio). La komunumo estas lokita en Alta Bocage Vendée je 45 minutoj de La Roche sur Yon kaj unu horon de Nantes kaj Angers per aùto.
La granda parko prezentas historiajn elementojn de la regiono ĉirkaù Le Puy du Fou kaj adaptas ilin por montri spektaklojn aparte kun bestoj (ĉevaloj, raptors, grandaj felinoj kaj aliaj... kaj specialaj efikoj kaj piroteknikoj.
Ĝenerale la plej multaj el la roluloj prezentitaj en la ĉefaj historiaj spektakloj de la parko estas francaj kaj defendas sian vilaĝon, sian regnon, monarkion aù katolikismon kaj alfrontas eksterajn malamikojn (roma imperio, vikingoj, angloj de la centjara milito, respublikanaj trupoj dum la milito de Vendeo....).
Ni faris multajn fotojn dum nia dutaga restado en la parko julie 2021. Ni hodiaù montras al vi la dekorojn, la sonorilaron kaj la Kavalirojn de la Ronda Tablo.
ESTAS MULTAJ FOTOJ, AGRABLAN RIGARDON ....
👉 La dekoroj
👉 La sonorilturo
👉 La Kavaliroj de la Ronda Tablo
👀 Unue ... LA DEKOROJ...
👀 LA SONORILTURO
Ĉe la piedo de la remparoj, Merlin testas la kuraĝon de Arthur. Admiru la spektaklon ...