lundi 27 juillet 2020

La vilaĝo de Doue (77 Seine et Marne) la 24-a de majo

Doue, franca komunumo situanta en départemento Seine et Marne, nombras 994 loĝantojn. La vilaĝo situas en la orienta parto de Pariza Baseno, en la parto "Brie" historie konata kiel "Brie Champenoise", dek kilometroj nordoriente de Coulommiers, plie precize en agrikultura ebenaĵo regata de monteto "La Butte de Doue". 

La urbeto havas du gastejojn, bakejon, merkatan ĝardenistojn, pejzaĝiston kaj meblan destokan magazenon situata anstataù la malnova fromaĝfabriko. Ĝis la mezo de la 1990-aj jaroj, la fromaĝfabriko produktis lokan fromaĝon "Butte de Doue". La ĉefa agado restas agrikulturo.  

La unua mencio pri la vilaĝo en la dekunua jarcento rlatas al Duensis (malnova nomo de Doue). Ma nomo venas de nomado en maljuna franca signifo "mare" (maro). La literumo de la vilaĝo poste evoluis en 1793, la nomo estis skribité Doüe, en 1801, Douès.



Fotoj de Joël 
Fuji Film XT 30 kun objektivo FUJINON 18/55 - F 2.8

Fotoj de Raymonde
Sony HX 60 "expert"



Preĝejo La Croix en Brie 


Ni venis al tiu vilaĝo motorcikle ...


Dum paùzo, la "piloto" maldekstre kaj la urbodomo ...



Nia motorciklo por ornami la restoracion ...


La "Butte de Doue" : la legendo diras ke Gargentua, la giganto de la romano de Rabelais, havis sablon en sia boto kaj malplenegis ĝin tie kio estus formita la "Butte de Doue". Ĝia atipika pozicio ebligas nomi ĝin "Phare de la Brie" aù "Lanterne de la Brie".  


La batalo de Doue okazis la 7-an de junio 1793 dum la milito Vendée 
(regiono sudokcidente de Francio). 


Detalo de la preĝejo Saint Martin de Doue


La 13-a jarcenta preĝejo St-Martin de Doue estas listigita kiel historia monumento. La konstruaĵo situas sur monteto rigardanta la vilaĝon. En la apuda tombejo estas anonima tombo de "prusa" soldato de 1871 Hans Wukdenaùer 25 jaraĝa kiu mortis la 24-an de marto 1871, viktimo de la milito ? de malsano ? (Neniu scias precise ĝis hodiaù ....) 



Ni rendevuas baldaù por alia vizito !