Raymonde Coquisart
naskiĝis la 20-an de januaro 1952 en Fontainebleau (Seine et Marne / Francilia
regiono) kaj laboris kiel poŝtistino ekde la jaro 1970, en la sfero pri
komunikado kaj homaj rilatoj. Je tiu epoko, ŝi ekkomencis la profesian vivon ĉe
La Poŝto ; tiam ekzistis profesia revuo kie aperis anonco pri
perkorespondaj kursoj pri esperanto, internacia lingvo. Kaj venis emeritiĝo en
2012.
Sed, je la komenco .... iun matenon, vintre, en la
jaro 1972, ŝi eklernis esperanton Semajnoj pasis kaj post informoj ricevitaj,
la studado pri esperanto komenciĝis en decembro 1972. Tiukiu zorgis pri
instruado sendis al informon pri eùropa kongreso en Luksemburgio en junio 1973
kaj instigis ŝin partopreni cele havi eblecon praktiki la lingvon esperanto.
Estis evidente riĉplena sperto. « La sekvantan jaron, mi ĉeestis mian
unuan universalan kongreson en Hamburgo (Germanio). »
Poste, mi ekprenis respondecojn en la esperanto asocioj
fariĝante unue ĝenerala sekretario de la Junulara Esperanto Franca Organizo kaj
kelkaj jaroj poste ĝenerala sekretario de Esperanto France.
Mi ankaù zorgis pri rilatoj kun esperantistoj el afrikaj landoj. Nuntempe, mi
estas komitatanino de Esperanto France kaj membro de la redakta komitato de la
revuo Le Monde de l'Esperanto kaj de Esperanto Info.
Krom esperanto, mi plej ŝatas la vojaĝojn kaj
genealogion, la promenadojn en la arbaro kaj ofte praktikas la fotografadon. Mi
ankaù tre ofte skribis artikolojn en la franca aù en esperanto por profesiaj aù
asociaj revuoj.
Mi ĝuas la plezuron porti belajn kostumojn por retrovi min en
alia epoko, ekzemple kiam mi partoprenis plurfoje noktan spektaklon « Sono
kaj Lumo » dum pluraj jaroj en Moret sur Loing, mezepoka urbeto en
Francilia Regiono. Nun tiu spektaklo ne plus ekzistas. La emeritiĝo donis al
Raymonde la eblecon perfektiĝi en la kampo de fotografado dank’al longaj
promenadoj kaj klarigoj de Joël, la edzo.
Saluton Raymonde kaj Joël. Min konas precipe Raymonde. Mi tute ne sciis ke vi kutimis foti kaj ankaŭ vojaĝi per motorcikloj. Mi ŝatis viajn fotojn.
RépondreSupprimerEble, ĝis venonta baldaŭa renkontiĝo. Amike via, Louis ENSUQUE