dimanche 22 décembre 2019

Feliĉan Kristnaskon !

Raymonde kaj Joël "La Blogo" deziras al vi ĉiuj Feliĉan Kristnaskon !
  
Ni invitas vin malkovri la ornamaĵojn okaze de Kristnasko en la vilaĝo de Vimpelles (en la departemento Seine et Marne kie ni loĝas) la 10-an de decembro 2019. 

Por Joël : FUJIFILM XT 30 kaj Fujinon 18/55 mm F2.8/4
Por Raymonde : Canon Powershot G12

Iom da historio pri tiuj ornamaĵoj : antaù 20 jaroj, loĝanto el Vimpelles, bonvolemulo, diris al la urbestro ke estus bele ornami la vilaĝon okaze de Kristnasko. La urbestro respondis "bone, vi zorgu pri tio". La afero do komenciĝis en 1999. Pluraj aliaj bonvolemuloj akompanis lin ... Iom da farbo, ligno kaj estas temoj por ornami la stratojn... ili aldonis arbedojn, metalan paperon kaj presto, ĉi tie estas kilometroj da girlandoj, donacaj pakaĵoj ĉiuspeca...

Tra la jaroj, kreskis la pasio por elfoj, pluraj homoj asociitaj kun la ideo kaj jen baldaù tridek viroj kaj virinoj... La viraj elfoj decidis bati forte ! Estas la akvomuelilo, tiam la muelejo kiu naskiĝis kaj tiam ne ĉesis, ili decidi supreniri la Eiffel Turon" ....La elfoj laboras ĉiun lundon posttagmeze ĉe la ateliero en la malnova lerneja loĝejo, ili konstruas la novajn arojn, revizias la malnovajn kaj faras grandan laboron. Pluraj teamoj : lumigado de la dekoracioj kaj muntado de la lumaj ŝablonoj, aranĝo en diversaj lokoj de la komunumo....

Jen komenciĝas la vizito ....




Por la girlandoj, estas uzataj plastaj boteloj, kristalaj tipoj, tranĉitaj en ringoj, kartonaj tuboj, kartonaj skatoloj, ktp ...  




Okazis ankaù la tradicia Kristnaska bazaro 


Sen sindediĉo de la bonvolemuloj, la vilaĝo restus sen magio ....
 

Dekoracio sur la verda placo kaj proksime de la vilaĝa halo .....


Bele vestitaj pupoj ... 


... en diversaj anguloj de la urbeto ...


Jen kaj jen, ankoraù pli ...


... pli kaj pli ....



Ni ne forgesu "Avo Frosto" ...


La Eiffel Turo en Vimpelles, kiu kredintus tion ? 


Diversaj rakontoj : tie Blanka Neĝo (Blanche Neige)
 


Denove la Eiffel Turo... certere malpli alta ol tiu de Parizo 


Konata alia fotisto mia ....


Ho, jen mi fotita ...


Estas tiel bele ke ni emus ludi, ĉu ne ? 







Italaj gondoloj ....




Mi opinias ke se vi sukcesas grimpi en la arbo, vi rajtas ricevi donacon ... 




Jen Daisy ... Mia kromnomo estante Daisy, mi nepre devis fari la foton ...



Denove, la alia fotisto ....


Daùrigo de la Disney mondo ...



Jaro post jaro, nova ornamaĵo : tie Air Vimpelles, belega aviadilo ...




Apud la preĝejo, la Sankta Kripo !
 
Tiel finiĝas nia vizito al Vimpelles, ni esperas ke plaĉis al vi. 
Eble, vi akompanos vin venontjare, ĉu ne ?