dimanche 25 avril 2021

Vilaĝo de Grez sur Loing la 31-an de marto 2021

Iuj historiaj notoj ... Kiam vi atingos la vilaĝon de la vojo de "nia hejmo", tuj videblas la tri antikvajn monumentojn el la mezepoka periodo ... unue la malnova ŝtona ponto kiu preterpasas la riveron Loing... Poste maldekstre la ruinoj de la Ganne Turo kaj la preĝejo.... Tiujn lokojn vi malkovros dum promenado...

Se la vilaĝo estas modesta en nombro da loĝantoj (1432 la lasta nombrado) ĝi etendiĝas sur pli ol 1297 hektaroj kaj havas longan historian, la loko estis jam okupita en prahistoriaj tempoj. La loĝantoj nomiĝas 'la grezois". La evoluo de la nombro da loĝantoj estas konata tra la nombradoj de la loĝantaro efektivigita en la municipo ekde 1793. 

Urbeto de pentristoj ...Unu el la unuaj por malkovri la urbeton estis Jean Baptiste Corot kies Grez Ponto datiĝas el la jarojn 1860. Li revenis plurfoje. La Goncourt fratoj restis tie de 1863 ĝis 1865 sed ŝajne ne konservis neforgeseblan memoron pri vintroj ĉe la rando de la rivero... Grez ricevis la viziton de aliaj francaj artistoj, certe malpli konataj, sed kun granda talento. 

Aliklanke, la plej famaj pentristoj en iliaj respektivaj landoj restis en Grez : Carl Larsson aù Karl Nordström el Svedio, Sir John Lavery, Franck O'Meara el Britaj Insuloj, Seïki Kurodo aù Chu Asai el Japanio, la fratoj Harisson aù Robert Vonnoh el Usono.

Por Joël : Fujifilm XT 30 kun Fujinon XF35 mm F2

Por Raymonde : Sony DSC HX 60 




La Ganne Turo konstruita far la reĝo Louis VI en 1127 samtempe kiel la kastelo. 
Klasifikita ĉe Historiaj Monumentoj en 1907


La malnova ponto konstruita inter la 12-a kaj la 14-a jarcentoj plurfoje detruita kaj restarigita en 1980. 
Klasifikita ĉe Historiaj Monumentoj en 1926


Kuraĝa sportisto ...
  

Interne de la Ganne Turo
 

Apude de la malnova ponto 


Promenado tra la malnovaj stratoj....


Iama veturilo ....


Interna korto de bieno
 

Saluton kara fotisto ....



Kvazaù alispezaj fotoj kun alia foto aparato ...



La preĝejo Notre Dame et Saint Laurent (Nia Sinjorino kaj Sankta Laurent) estis la preĝejo de prioreco dependa de Saint Jean (Sankta Johano) la privata kaj datiĝa el la 12-a jarcento. 
Klasikita ĉe Historiaj Monumentoj en 1907.