lundi 21 mai 2018

Trilanda Kongreso : promenado tra Homburg et Blieskastel

La trilanda kongreso finiĝis post la komuna tagmanĝo la 21-an de majo. Posttagmeze, ni planis promenadon tra Homburg kaj Blieskastel. Antaù ol rigardi la fotojn, ni iom rakontu pri tiuj du urboj.

Homburg estas universitata urbo situata oriento de Sarlanda regiono. Ĝi nombras 42 806 loĝantoj je le 1-a de oktobro 2017 kaj estas la ĉefurbo de distrikto Sarre Palatinat. Homburg estas la tria granda urbo de la Sarlanda regiono post Sarrebrück kaj Neunkirchen.

La historio de la urbo jam komenciĝis per romana vilaĝo. Je la mezepoko, Dukoj de Palatinat Du Pontoj tie konstruigis fortikaĵon nomitan Hohenburg kiu estas je la origino de la nuna nomo de la urbo, kunligita al provinco Bavario. La fortika kastelo estis detruita post la paco de Bade (1714). La kastelo de Karlsberg estos konstruite inter 1778 kaj 1788 sub la regno de la Duko Carlo la II-a Augude de Palatinat Du Pontoj kaj estis multe pli vasta ol tiu de Versailles. Ĝi estis detruita la 28-an de julio 1793 far la francaj revoluciaj trupoj. Restas nur ramparoj en la arbaro. Homburg estis malligita el Palatinat Rhenanie post la unua mondmilito por esti ligita al Sarre.

Ni unue vizitu Homburg antaù viziti Blieskastel .... Sekvu vin ....



Multaj statuoj estas en la urbo ....







Iama leterkesto 


Kiu kopias la alian ? 




Saluton al vi ! 





Blieskastel situas je 15 kilometroj sud/okcidente de Homburg kaj je 25 kilometroj oriente de Sarrebrück, ĉefurbo de la regiono Sarlando. 
Blieskastel en la germana, Kaschdel en Sarlanda lingvo, en la pasinteco Castres e la franca, tiu urbo estas komunumo en la Sarlanda regiono. Unue, sub la romana nomo Castres,  la urbo estis ĉefurbo de Graflando de Castres kaj de tiu de Blieskastel, ligita unue al episkopoj el Metz (Francio) kaj al ĉefepiskopo el Treves. Ĝis 1904, Blieskastel skribiĝis kun "c" (Bliescastel). 


Muziko tra la stratoj


Fino de la promenado ! 

dimanche 20 mai 2018

Trilanda Kongreso : Internacia Vespero

Dimanĉe la 20-an de majo okazis en la granda salono de la kongresejo, la Internacia Vespero. Malfermis la spektaklon la Internacia Koruso Z-M-O- kiu ĉarmis la spektantojn kantante en pluraj lingvoj el kiuj Esperanto.

Sekvis la artaj prezentoj de la Danca Studio "Oriento de Elmira". La grupo prezentis plurajn dancojn kaj belajn kaj diversajn kostumojn kun multaj dancistinoj el diversaj aĝoj de knabinoj al adoltoj. Vere, oni diru ke tiu danca studio estas unu el la plej ekzotikaj dancgrupoj el la regiono.

Por la plej granda feliĉo de la spektantoj, la dancgrupo kaj la koruso prezentiĝis unu post la alia sub formo de unu danco, unu aù du kantoj.... Memkompreneble, tio multe vigligis la unuan parton de tiu internacia vespero.

Kiel tria parto de la vespero, la gupo "La Kompanoj" kantis kantojn de Jacques Brel en esperanto. Ne plu necesas prezenti "La Kompanoj", ne fiksita kunularo, naskita kadre de asocio Esperanto Gironde. La grupo kunigas amatorajn artistojn por muzikaj kaj teatraj spektakloj. Ni memoru pri "Brel kaj la Gigantoj" dum la nacia vespero de la 100-a Universala Kongreso en Lille (2015). Ĉi vespere kantis Pjer (gitaro, barĝo, voĉo) kaj FaMo (Fabrice Morandeau, voĉo kaj arkodiono).

Bela vojaĝo tra la mondo dank'al la ekzotikaj dancoj, la kantoj en diversaj lingvoj sen forgesi la faman artiston Brel. Mirinda vespero lerte animita far Martin Thorenz kiu ankaù gvidis la ekskurson al Pirmasens. Dankon kaj gratulojn al ĉiuj !


La Internacia Koruso Z-M-O



Martin Thorenz prezentas la spektaklon


La Danca Studio "Oriento de Elmira"



Admiru la belajn robojn ....




Aliaj dancistinoj





nur mankas muziko ....


La plej junaj dancistinoj




Moderna danco


La Kompanoj ... Pjer kaj FaMo



Fino de la Internacia Vespero !

Trilanda Kongreso : Ĝenerala membrokunveno de Esperanto France kaj Libroservo

La 20-a de majo, okazis la ĝenerala membrokunveno de Esperanto France. Kiel kutime estis prezentitaj la agadraporto, la financa raporto kaj la estontaj planoj.

Posttagmeze kunvenis la komitato de la asocio kaj estis elektita la nova estraro. La personoj elektitaj konservas la samajn postenojn kaj nova membro enriras la estraron. Vi malkovros tion fine de tiu foto serio.


Dum la membrokunveno, dekstre ĝis maldekstre, Didier Loison, vicprezidanto, Emmanuelle Richard, ĝenerala sekretario, Axel Rousseau, prezidanto, Sebastien Montagne, kasisto kaj Anne-Emilie Ravache, helkasisto


Parto de la aùskultantoj


Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de Universala Esperanto Asocio kaj Marianne Perquin, prezidanto de la Francilia Federacio de Esperanto



Claude Nourmont kaj Bruno Flochon


Seriozaj ili estas ....


Bone aùskultu ....


En la libroservo, Suzanna Beglaryan, nia asocio sekretario kaj Marianne Perquin 



Alvenis Laure Patas


Radio elsendo


Sean O'Rian, prezidanto de Eùropa Unio de Esperanto


Informpaneloj 



La nova estraro de Esperanto France !