jeudi 25 février 2016

La muzeo aùtomobilo motorciklo de Lyon la 25-an de februaro 2016

Raraj kaj unikaj pecoj en tiu muzeo ! La Papa Mobile kiu transportis la Papon Jean Paul II dum vizito en Lyon, la paradaùtomobilo Mercedes de Hitler (en origina stato), ktp, ktp ….
Tiu muzeo de 2500 m2 rakontas pri la originoj de aùtomobilo, de motorciko kaj de ciklo en la kadro magia kaj strangega de kastelo borde de rivero Saône, kastelo de la XV-a jarcento de la iamaj Grafoj de Lyon.


Fondita far Henri Malartre en 1959, ĝi fariĝis muzeo de la urbo Lyon en 1972.  Henri Malartre (1905-2005) estis filo de Victor Malartre, malgranda entreprenisto, kaldonisto en Lyon,  kiu ege ŝatis aùtomobilon. En la kastelo, 150 aùtomobiloj de 1890 à 1986 el kiuj 20 unikaj modeloj en la mondo.
Ĉe la unua kaj dua etaĝoj  : 40 motorcikloj de 1903 al 1955 kaj 31 cikloj de 1818 al 1960. Halo Gordini : kuraùtomobiloj,  Halo de Publikaj Transportoj : tramoj, trajnoj, kablotramo "Ficelle" de Fourvière, Pli ol 120 reklamafiŝoj el iam epoko, motoroj kaj iamaj akcesoroj (preksaù  1000 kolektpecoj).

Ne estas sufiĉe da retroiro por realigi la fotojn. Mi elektas la Lumix kun objektivo Leica liniita laù fokuso de 24 mm (samvalora  35mm) kaj granda malfermo. Sentiveco ISO aùtomata de 400 à 800.










































mercredi 24 février 2016

Vizito de malnova urbeto "Perouges" la 24-an de februaro 2016

Perouges estas franca komunumo situata en départemento Ain en regiono Aùvernio Rodanalpa. Tiu komunumo estas konata pro sia mezepoka praurbo alkroĉita sur eta montero kaj nomata la Malnova Perouges (le Vieux Perouges).
La mezepoka urbeto Perouges estas en la kategorio de la plej Belaj Vilaĝoj de Francio unu el la plej turismaj lokoj de la departemento. Estas malnova praurbo kies duoblaj remparoj povis esti riparitaj. La arkitekturo estas tipe mezepoka kun domoj el la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
 
La fortika placo perdis gravecon kun la kunligo de provincoj Bresse kaj Bugey al Francio en 1601. La fortikaĵo estis malkonstruita kaj Perouges fariĝis paca kaj prospera urbo de teksistoj ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Kiam ekdisvolviĝis industrio, la najbara urbeto Meximieux reakiris prosperon ĉar pli bone situita sur la komunikvojoj.

Iom post iom, forlasitaj, la mezepokaj konstruaĵoj minacis ekfali sed gravaj riparoj komencis ekde la 20-a jarcento por savi la historian heredan posedaĵon sub la impulso de defendkomitato de la Malnova Perouges kaj de la Belaj Artoj. Hodiaù la stratoj estas pavimitaj kaj la urbeto retrovis remparojn.


Permesu ke ni gvidu vin tra la stratoj de la mezepoka urbeto …...

La albumo Picasa Web - kliku

Fotoj kolora kaj nigra blanka