mercredi 24 février 2016

Vizito de malnova urbeto "Perouges" la 24-an de februaro 2016

Perouges estas franca komunumo situata en départemento Ain en regiono Aùvernio Rodanalpa. Tiu komunumo estas konata pro sia mezepoka praurbo alkroĉita sur eta montero kaj nomata la Malnova Perouges (le Vieux Perouges).
La mezepoka urbeto Perouges estas en la kategorio de la plej Belaj Vilaĝoj de Francio unu el la plej turismaj lokoj de la departemento. Estas malnova praurbo kies duoblaj remparoj povis esti riparitaj. La arkitekturo estas tipe mezepoka kun domoj el la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
 
La fortika placo perdis gravecon kun la kunligo de provincoj Bresse kaj Bugey al Francio en 1601. La fortikaĵo estis malkonstruita kaj Perouges fariĝis paca kaj prospera urbo de teksistoj ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Kiam ekdisvolviĝis industrio, la najbara urbeto Meximieux reakiris prosperon ĉar pli bone situita sur la komunikvojoj.

Iom post iom, forlasitaj, la mezepokaj konstruaĵoj minacis ekfali sed gravaj riparoj komencis ekde la 20-a jarcento por savi la historian heredan posedaĵon sub la impulso de defendkomitato de la Malnova Perouges kaj de la Belaj Artoj. Hodiaù la stratoj estas pavimitaj kaj la urbeto retrovis remparojn.


Permesu ke ni gvidu vin tra la stratoj de la mezepoka urbeto …...

La albumo Picasa Web - kliku

Fotoj kolora kaj nigra blanka


















































1 commentaire:

  1. Saluton! Mi ege ĝojis, kiam mi vidis tiujn fotojn de bela vilaĝo, najbare de mia hejmo, en mia departamento. Mi loĝas en la montara parto, inter Liono kaj Ĝenevo, kie ankaŭ loĝas samideanoj.
    Mi esperas : fartu bone, Esperanto akompane!
    Petro

    RépondreSupprimer