dimanche 4 février 2018

Egreville la 4-an de februaro 2018

Raymonde "kolora" : LUMIX TZ 70 objektivo Leica
Joël " nigra kaj blanka" : CANON Powershot G12

Dimanĉe la 4-an de februaro, frostas, estas vintra sezono sed la suno brilas. Ni kaj nia amikino decidas fari mallongan promenadon motorcikle en la kamparo. Ni elektas Egreville, vilaĝeto je 20 km de Moret sur Loing, je 100 km de Parizo, sud oriente de la departemento Seine et Marne. La promenado tra belaj vojoj finiĝas en la urba kafejo kie ĉokolado varmigas nin.

Rigardoj sur fotoj de la Paroka Preĝejo konstruita en la 12-a jarcento, rekonstruita en a 15-a jarcento, pligrandigita en la 17-a jarcento kaj sur la Halo konstruita fine de la 15-a jarcento.










Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire