dimanche 24 juin 2018

Promenado de nia motorcikla kubo al Guedelon la 24-an de junio 2018

Ili konstruas citadelon !

Dimanĉe la 24-an de junio, belega tago sub la suno ! Halto en Rogny les 7 Ecluses (7 kluzoj) kaj vizito de la mezepoka konstruejo de Kastelo Guedelon.

La mezepoka aventuro de la 21-a jarcento. En la arbaro de Guedelon, meze de iama ŝtonmino, la laboristoj konstruas ĉiutage, sub viaj okuloj, citadelon de la 13-a jarcento. Ministoj, ŝtontajlistoj, masonistoj, ĉarpentistoj, arbohakistoj, forgistoj, tegolistoj, ĉaristonoj, ŝnuristoj .....transformas kaj valorigas la ŝtonojn, la lignon, la teron kiuj estas sur la ĉirkaùaĵo por liveri al vi la sekretojn de la konstruemuloj de la mezepoko.

Vera renkontiĝo kaj disdivido kun la laboristoj !

Sur pli ol 7 arboplantitaj hektaroj, la mondo de Guedelon reprezentas 3 grandajn spacoj :

- la kastelo kaj la konstrumetioj
- la vilaĝo kun la tegolejo, la kolormetiejo, la ĉevalejoj kaj la bestoj
- la arbaro kaj la akvomuelejo

Malkovru ni la 11 metiojn kiuj estas sur la laborloko de la kastelo kaj de la akvomuelejo.


Antaù la foriro ...


Oni ekvidas la fotistinon ...


Trankvila babilado ....


Parteto de la grupo ....





Fotoj faritaj survoje ....



Belaj floretoj sur la ponto ...



Halto en Rogny la 7 écluses ( 7 kluzoj) 


Rigardu la fotistinon ....


Paùzo en Rogny



Beleta kluzo ....


Kuraĝuloj grimpas .... kaj ...

.... ili atingis la celon .... Gratulojn ! 


Lasta rigardo al Rogny ... 


Viziti Guedelon, tio estas malkovri laù la sezonoj, la diversajn etapojn de konstruado de la kastelo !


Ni vizitu la lokon ....sekvu nin ....


Laboristino laboras ... kaj hundeto ripozas ....



Parto de la granda konstruaĵo


El supre ....konstruado daùrigas flanke....



Interesa vidindaĵo ....


Ĉu ili atendas la kukojn ? 
  


La akvomuelejo situas je 500 metroj piede de la laborloko de la kastelo, atingebla per arbarista vojeto. Bonaj ŝuoj nepre necesas .... Ĝuu la bruojn de la akvo kaj de la muelŝtonoj .....




Tradicia transporto !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire