samedi 15 septembre 2018

Renkontiĝo Harley Davidson Chapter la 15-an de septembro 2018 - UBAKA -

Okaze de la ferma festo de la libera tempa centro en Lesigny (Departemento 77 Seine et Marne, urbo apud Brie Comte Robert), estis organizita tago kune kun la Asocio UBAKA IDF (Francilia Regiono). Temas pri asocio de motorciklistoj kiuj agas por lukti kontraù ĉiuj malbonaj traktoj kontraù la infanoj. 

Festa tago kaj animadoj ! Kelkaj triradaj motorciklistoj kaj duradaj estis invititaj cele subteni la asocion kaj okazigi defiladon en la stratoj de la urbo kaj de la restadejo. 

Post tio, ĉiuj estis invititaj al ĝardena kradostilo kaj al diversaj posttagmezaj animadoj :  

- elmontradoj de brazilaj dancoj 
- tenisa turniro
- prezentado de motorcikloj
- motorcikla bapto organizita de Ubaka dum la tago

La kolekto de donacoj (ludiloj, libroj kaj vestaĵoj) estis bonvenaj kaj organizita en la restadejo. Orkestro akompanis agrable la posttagmezon !


Prezento de motorcikloj 


Pensu forpreni tion antaù ludi 


Juna motorciklisto, ĉu ne ? 



Promenado en la urbo



La restadejo


Kelkaj el niaj geamikoj 




Antaù la tagmanĝo



La brazilaj dancoj



La infanoj ludas ....


Estonta kradostilo



Loko de la infanoj 



Kio okazas ? Ridetu ...




La grupo da dancistoj 





Grupo da motorciklistoj


Kantistoj 





Vidita el la ĝardeno .... Fino de agrabla tago !!!!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire