vendredi 4 novembre 2022

Reaktivado de la blogo

Ekde pli ol 5 jaroj, ni havis regulajn rendevuojn por prezenti ĝisdatigojn de nia fotoblogo. La lasta ĝisdatigo datumas el la 19-a de januaro 2022 kaj ekde de tiu dato nenio aperis. 

Dum pluraj semajnoj, Joël estis malsana kaj ege laca. Ni faris nur malmultajn foto-promenadojn pro tiu malsolida sanstato. 

Post enhospitaliĝo julie aùguste dum 44 tagoj kaj longa restado en medicina revivigo (artefarita komato), la diagnozo falis : longa Kovimo.

Joël eliris el la hospitalo la 19-an de aùgusto kaj malrapide resaniĝas iom post iom. 

Ni regule revenos apud vi kun malnovaj neeldonitaj fotoj.

Ĝis baldaù por la rekomenco de niaj fotaj ĝisdatigoj.

Estu singardemaj kaj bone zorgu pri vi ! 

Amikajn salutojn

Raymonde kaj Joël 


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire