dimanche 23 février 2014

Chateaudun (28) la 23-an de februaro 2014

Malkovro de la
Francaj Urboj 

Je la limoj de Beauce kaj Perche, la urbo Châteaudun estas situata grandparte sur la supro de monteto je fortegaj kalkaj tavoloj super la rivero ; tio donas defendan rolon antaù la romana konkerado gxis la Fronde. Tial, la nomo de urbo devenas el la ligo de kelta vorto "Dun" kiu indikas loko en alteco kaj de la latina vorto "castrum", kiu signifas fortigita bivako.
Tio estas kaùzo se oni trovas sur la blazono la sekvantan devizon :
EXTINCTA REVIVISCO " Estingita mi renaskigxas ".
Ordigita inter la "100 Plej Belaj Vojoj de Francio", certigita de Michelin, Châteaudin estas urbeto kiu havas ricxan kaj varian heredajxon :
Loire Kastelo kun ronda cxefturo de la 12-a jarcento tre bone konservita, princa Sankta-Kapelo, eksterordinira vidajxo sur la valo kaj cxiuj ajxoj instalitaj en partoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
Historia kvartalo je diskreta allogeco kun vestigxoj de mezepokaj periodoj, Renesanca kaj klasika.
Grotoj parte naturaj kiu malkovigas la subteran mondon sur kiu situas la urbo centro, kuriozajxo kiu ebligas al la vizitanto lerni historian kaj geologian lecionon ege fama.
Municipa Muzeo pri Natura Historio kaj Belaj Artoj , kiu fieras pri rimarkinda birdkolekto, unu el la plej ricxaj muzeoj pri ornitologio en Francio.














dimanche 2 février 2014

Villeneuve sur Yonne ( 89 ) la 2-an de februaro 2014

Malkovro de la
Francaj Urboj 

Villeneuve-sur-Yonne  estas franca komunumo situata en departemento Yonne, regiono  Bourgogne (Burgonjo), en la malalto valo de la rivero Yonne.
Ekde la jaroj 1960, Villeneuve-sur-Yonne montrIs dinamismon kaj transformigxis en tre cxarma kaj malferma urbeto kun kelkaj duarangaj domoj en la cxirkaùjo.
Villeneuve-sur-Yonne estis fama pro jugxa kroniko :
la urbo estis administrita antaù le milita far la "ege fama" doktoro Marcel Petiot, gilotinita en 1946 post pruvo de 27 murdoj.
La ponto  Sankta-Nicolas  : finkonstruita en 1186, estas la unua konata monumento de la nova urbo. Tiu konstruajxo 214 metroj longa havis 16 arkajxojn je la XIII-a jarcento. La 7 originaj arkajxoj de tiu ponto, unu el la plej malnovaj el Bourgogne (Burgonjo), estas cxiuj el diversaj dimensioj kaj neregule interspacigitaj, kelkaj ogivaj kaj aliaj en plena arko. Je tiu epoko, gxi ebligis ligi Villeneuve-le-Roi et Villefolle situata sur la maldekstra bordo.

Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


lundi 20 janvier 2014

KUNVENO DE ESPERANTO MELUN VAL DE SEINE la 20-an de januaro 2014

La grupo Esperanto Val de Seine okazigis membrokunvenon la 20-an de januaro. Post la tradiciaj agad kaj financa raportoj, la programo de la aktivajhoj en 2014 estis studita : partopreno al forumo de asocioj kun novaj ideoj kaj daùrigo de la kursoj. Vespermangho en restoracio de la urbo fermis la vesperon.

 

Uzita materialo : aparato CANON POWERSHOT G12









dimanche 15 décembre 2013

ZAMENHOF FESTO SAINTE SAVINE (10) la 15-an de decembro 2013

Post pikniko kun la pladoj alportitaj de chiu, la esperantista grupo de Troyes organizis la tradician Zamenhof Feston la 15-a de decembro (tago de la naskigho de la kreinto de esperanto L.L. Zamenhof).

Je la programo, kanzonkoncerto en esperanto animita far Nathalie, filmetoj de vojagho en "Esperantie" far Petr : Belgio, Germanio, Hungario kaj Slovakio. Kaj fine, ludoj animitaj far Laurence. Tre agrabla posttagmezo.....

Uzita materialo : aparato CANON POWERSHOT G12 & CANON EOS 60D + objektivo Canon 24/70 F2.8 USM L
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


lundi 11 novembre 2013

RIVERALTIGHOJ DE LOING NIGRA & BLANKA la 11-an de novembro 2013

La riveraltighoj de la riverego Loing sinsekvas fine de la jaro 2013. Dank'al realigitaj laboroj almonte, la riverego ne plu inundas la urbon. Tamen la inundoj restas frapantaj ! Bela lumo je tiu monato novembro, turmentita pejzagho kaj elekto de fotoj nigra kaj blanka, ne necesas pli (aù preskaù) por realigi belajn fotojn.

Uzita materialo : aparato CANON EOS 60D + objektivo CANON 24/70 F2.8 U















SM L

mercredi 30 octobre 2013

NIGLOLAND DEKOROJ HALLOWEEN la 30-a de oktobro 2013

Chiujare, ni vizitas tiun amuzparkon por admiri la dekorojn aranghitajn okaze de Halloween. Kelta festo, kaj ne usona kiel multaj opinias, cele honorigi la mortintojn kaj peti de ili bonan rikolton por la venonta jaro. Kaj ni ne bedaùris ! Je tiu okazo, la amuzparko Nigloland kunlaboris kun Famaj Komerc kaj Arkitektaj Lernejoj de la urbo Troyes por montri dekorojn belege aranghitaj.

Nigloland okulfrapas chijare lassante malproksime la dekorojn de Disneyland Paris kiu shajnas pli senkoloraj.

Uzita materialo : aparato CANON POWERSHOT G12
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


lundi 7 octobre 2013

HALLOWEEN EN DISNEYLAND LA 7-an de OKTOBRO 2013

Ni ne konservas tion kiel sekreto, la amuzparkojn ni treege sxatas. Kiel cxiujare, Disneyland Paris ornamas parton de la parko je la Halloween koloroj. Tiujare, la ornamistoj (iom) sxangxis la tuton : malpli da kukurboj, pli da « rolantoj », nekutimaj koloroj. Tamen, ni iom atendis pli kompare kun la reputacio de tiu parko, grava turisma loko !

« Cast Member » (laboristino) kiun ni konas, certigis ke Disney ne tro investis en Halloween por pli bele prepari Kristinaskon ! Bone ! Baldaù ni ekscios, ni iro viziti, kalkulu pri ni !

Kelkaj fotoj el tiu agrabla tago pere de CANON POWERSHOT G12 (Joël) kaj IXUS 860 IE (Raymonde)


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web