jeudi 4 septembre 2014

Disneyland inter geamikoj la 4-an de septembro 2014

Evidentiĝas ke ni ambaù ŝatigas la amuzparkojn kaj aparte Disneyland Paris. Ni vizitas ĝin de tempo al tempo dank'al speciala tarifo kaj estas agrable al ni nur promeni kaj rigardi la dekorojn kiuj foje estas ŝanĝitaj.

Do, kiam ni havas okazon viziti la parkon inter geamikoj, la plezuro kreskas.... Niaj geamikoj Colette kaj Jean Philippe ankaù ŝategas la amuzparkojn kaj volonte akompanas nin en Disney ; finfine ni kvarope denove fariĝas infanojn. La bela mondo ! La magia mondo !



Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web




samedi 7 juin 2014

Semajnfino Moret Moto Club en Morvan la 7-an junio 2014

PROMENADO EN MORVAN
de la 7-a ĝis la 9-a de junio 2014



Bela promenado sub somera suno, 9 motorcikloj, 12 partoprenantoj sur la belegaj stratoj de Morvan, regiono en Burgonjo, kun bela montetoj...Kelkaj partoprenantoj jam konis la regionon kaj deziris denove viziti sed kelkaj malkovris ĝin.... Ili denove enskribiĝis ala la semajnfino kiu okazos en majo 2016 … Belaj pejzaĝoj, multaj lagoj, kelkaj vilaĝoj kun agrablaj nomoj (Quarré les Tombes, Dun les Places, Gien sur Cure, Pannecières, les Settons.... kaj kelkaj aliaj). Fotojn faris Daisy foje kiam la motorciklo rulas ….Itinero riĉa je belaj vidindaĵoj en la okuloj ! 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


dimanche 1 juin 2014

Vizito al la lago Annecy kaj Albertville la 1-an de junio 2014

Post la fino de la kongreso de Esperanto France en Chambéry, ni private ekskursis la 1-an de junio al Annecy kaj Albertville. Ni deziris pri longe konatiĝi kun tiu bela regiono. En Annecy, krom la beleco de la urbo, troviĝas la famkonata lago kies dimensioj estas relative imponaj : longeco 14,6 km, larĝeco inter 800 kaj 3350 metroj. La lago situas je alteco de preskaù 450 metroj.


En Albertville, urbo de la vintraj olimpikaj ludoj en 1992, ni malkovris ke pli ol 20 jaroj poste, daùre troviĝas ĉu grandegaj paneloj montrantaj fotoj de ceremonioj pasintaj, ĉu konstruaĵoj rememorigantaj pri iu direkto de sportaj eventoj pasintaj, iuj simboloj, iu domo de sportistoj.... Vere emocia promenado ! 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


jeudi 29 mai 2014

Kongreso Esperanto France Chambery 29-an de majo

De la 29-a de majo ĝis la 1-a de majo 2014, okazis en Chambéry, departamento Haute Savoie (Alpoj) la nacia kongreso de Esperanto France kunligita kun la membrokunveno de la regiona federacio (Rodanalpa federacio) de la nacia asocio.


La kongreso okazis en Maison Pour Tous en kvartalo Bissy kun riĉaj programeroj dum tiuj tagoj : vizito de pluraj muzeoj, la piedmigrada ekskurso al la lago de Aiguebelette  kaj al urbo Chambéry sen forgesi la vesperaj programeroj por la feliĉo de ĉiuj partoprenantoj kaj la kunvenoj de la komtitato de Esperanto France kaj de la Rodonalpa federacio. 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web





dimanche 13 avril 2014

Preparkunveno 12-a kaj 13-a de aprilo 2014 ESPERANTO LILLE 2015

Post unua kunsido cele instali la lokan kongresan komitaton de la 100-a universala kongreso de esperanto la 8-an de decembro en Parizo, plejparte el la membroj de tiu komitato retrovigxis sabate 12-a kaj dimancxe 13-a de aprilo 2014 en Lille por vizito de Lille Grand Palais kie okazos la kongreson en julio 2015.

Posttagmeze okazis la laborkunveno antaù partopreno dimancxe en Villeneuve d'Ascq al la gxenerala membrokunveno de la Norda Federacio de Esperanto France kie raporto de la kunvenoj estis prezentitaj kaj samtempe alvoko al bonvolemuloj.

Laù la turisma flanko, vizito de Vieux Lille, Villeneuve d'Ascq kaj Cambrai


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


dimanche 23 février 2014

Chateaudun (28) la 23-an de februaro 2014

Malkovro de la
Francaj Urboj 

Je la limoj de Beauce kaj Perche, la urbo Châteaudun estas situata grandparte sur la supro de monteto je fortegaj kalkaj tavoloj super la rivero ; tio donas defendan rolon antaù la romana konkerado gxis la Fronde. Tial, la nomo de urbo devenas el la ligo de kelta vorto "Dun" kiu indikas loko en alteco kaj de la latina vorto "castrum", kiu signifas fortigita bivako.
Tio estas kaùzo se oni trovas sur la blazono la sekvantan devizon :
EXTINCTA REVIVISCO " Estingita mi renaskigxas ".
Ordigita inter la "100 Plej Belaj Vojoj de Francio", certigita de Michelin, Châteaudin estas urbeto kiu havas ricxan kaj varian heredajxon :
Loire Kastelo kun ronda cxefturo de la 12-a jarcento tre bone konservita, princa Sankta-Kapelo, eksterordinira vidajxo sur la valo kaj cxiuj ajxoj instalitaj en partoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
Historia kvartalo je diskreta allogeco kun vestigxoj de mezepokaj periodoj, Renesanca kaj klasika.
Grotoj parte naturaj kiu malkovigas la subteran mondon sur kiu situas la urbo centro, kuriozajxo kiu ebligas al la vizitanto lerni historian kaj geologian lecionon ege fama.
Municipa Muzeo pri Natura Historio kaj Belaj Artoj , kiu fieras pri rimarkinda birdkolekto, unu el la plej ricxaj muzeoj pri ornitologio en Francio.














dimanche 2 février 2014

Villeneuve sur Yonne ( 89 ) la 2-an de februaro 2014

Malkovro de la
Francaj Urboj 

Villeneuve-sur-Yonne  estas franca komunumo situata en departemento Yonne, regiono  Bourgogne (Burgonjo), en la malalto valo de la rivero Yonne.
Ekde la jaroj 1960, Villeneuve-sur-Yonne montrIs dinamismon kaj transformigxis en tre cxarma kaj malferma urbeto kun kelkaj duarangaj domoj en la cxirkaùjo.
Villeneuve-sur-Yonne estis fama pro jugxa kroniko :
la urbo estis administrita antaù le milita far la "ege fama" doktoro Marcel Petiot, gilotinita en 1946 post pruvo de 27 murdoj.
La ponto  Sankta-Nicolas  : finkonstruita en 1186, estas la unua konata monumento de la nova urbo. Tiu konstruajxo 214 metroj longa havis 16 arkajxojn je la XIII-a jarcento. La 7 originaj arkajxoj de tiu ponto, unu el la plej malnovaj el Bourgogne (Burgonjo), estas cxiuj el diversaj dimensioj kaj neregule interspacigitaj, kelkaj ogivaj kaj aliaj en plena arko. Je tiu epoko, gxi ebligis ligi Villeneuve-le-Roi et Villefolle situata sur la maldekstra bordo.

Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web