lundi 27 octobre 2014

Disneyland dekoroj Halloween la 27-an de oktobro 2014


Ĉiujare, ni vizits la parkon por admiri la dekorojn de Halloween, kelta festo kaj ne usona kiel oni povas pensi. Festo por honori la mortintojn kaj esperi belan rikolton por la venonta jaro. Pli kaj pli, la dekoroj en Nigloland estas belaj kaj elpensitaj kunlabore kun Komerca kaj Arkitektura lernejoj en Troyes. Tiuj dekoroj estas ofte, pli interesaj ol tiuj kiujn oni vidas en alia parko en la francilia regiono....

Trankvile promenu kaj fermu la okulojn por imagi.....


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web




dimanche 19 octobre 2014

Promenado Moret Moto Club en Coulommiers (77) la 19-an de octobro 2014

Mallonga sed agrabla promenado kun nia motorcikla asocio ĝis urbo Coulommiers. Ni vizitis la Commanderie des Templiers, konstruaĵo destinita en la pasinteco al agrikulturo kaj religio. Estis tiu domo la atestanto de la vivo de la kavaliroj de la Ordeno Templa duone relegia, duone militista estis fondita en 1128 kaj havis kiel celo protekti la pilgrimantojn al Jerusalem kaj la Sanktaj Lokoj kontaù la Malfiduloj.

La urbo Coulommiers denove akiris la konstruaĵon en 1964 kaj havis alian planon pri tio. La konstruaĵo estis savita en 1966 dank’al loka asocio kaj estas ekde 1994 ordigita kiel Historia Monumento. 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web




dimanche 28 septembre 2014

Festo 1900 en Moret (NB) la 28-an de septembro 2014

Ĉiujare septembre dum 2 tagoj, la urbeto Moret sur Loing vivas la 1900 jarojn. Multaj loĝantoj portas malnovajn kostumojn kaj vagadas en la du ĉefaj stratoj malpermesitaj al aùtomobiloj. Budoj estas instalitaj kaj vendas diversajn produktojn kiel mielo, konfitaĵoj, lignaj ludoj, vestaĵoj, kaj aliaj .....


Sur placeto antaù la urbodomo, folkloraj dancistoj kaj karuselo allogas la spektantojn. Plie okazas pluraj spektakloj kiel atako de la banko kaj edziĝo 1900, longa paradmarŝado de la invititoj tra la stratoj antaù la « vera falsa » edziĝo en la preĝejo. 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web




jeudi 4 septembre 2014

Disneyland inter geamikoj la 4-an de septembro 2014

Evidentiĝas ke ni ambaù ŝatigas la amuzparkojn kaj aparte Disneyland Paris. Ni vizitas ĝin de tempo al tempo dank'al speciala tarifo kaj estas agrable al ni nur promeni kaj rigardi la dekorojn kiuj foje estas ŝanĝitaj.

Do, kiam ni havas okazon viziti la parkon inter geamikoj, la plezuro kreskas.... Niaj geamikoj Colette kaj Jean Philippe ankaù ŝategas la amuzparkojn kaj volonte akompanas nin en Disney ; finfine ni kvarope denove fariĝas infanojn. La bela mondo ! La magia mondo !



Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web




samedi 7 juin 2014

Semajnfino Moret Moto Club en Morvan la 7-an junio 2014

PROMENADO EN MORVAN
de la 7-a ĝis la 9-a de junio 2014



Bela promenado sub somera suno, 9 motorcikloj, 12 partoprenantoj sur la belegaj stratoj de Morvan, regiono en Burgonjo, kun bela montetoj...Kelkaj partoprenantoj jam konis la regionon kaj deziris denove viziti sed kelkaj malkovris ĝin.... Ili denove enskribiĝis ala la semajnfino kiu okazos en majo 2016 … Belaj pejzaĝoj, multaj lagoj, kelkaj vilaĝoj kun agrablaj nomoj (Quarré les Tombes, Dun les Places, Gien sur Cure, Pannecières, les Settons.... kaj kelkaj aliaj). Fotojn faris Daisy foje kiam la motorciklo rulas ….Itinero riĉa je belaj vidindaĵoj en la okuloj ! 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


dimanche 1 juin 2014

Vizito al la lago Annecy kaj Albertville la 1-an de junio 2014

Post la fino de la kongreso de Esperanto France en Chambéry, ni private ekskursis la 1-an de junio al Annecy kaj Albertville. Ni deziris pri longe konatiĝi kun tiu bela regiono. En Annecy, krom la beleco de la urbo, troviĝas la famkonata lago kies dimensioj estas relative imponaj : longeco 14,6 km, larĝeco inter 800 kaj 3350 metroj. La lago situas je alteco de preskaù 450 metroj.


En Albertville, urbo de la vintraj olimpikaj ludoj en 1992, ni malkovris ke pli ol 20 jaroj poste, daùre troviĝas ĉu grandegaj paneloj montrantaj fotoj de ceremonioj pasintaj, ĉu konstruaĵoj rememorigantaj pri iu direkto de sportaj eventoj pasintaj, iuj simboloj, iu domo de sportistoj.... Vere emocia promenado ! 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


jeudi 29 mai 2014

Kongreso Esperanto France Chambery 29-an de majo

De la 29-a de majo ĝis la 1-a de majo 2014, okazis en Chambéry, departamento Haute Savoie (Alpoj) la nacia kongreso de Esperanto France kunligita kun la membrokunveno de la regiona federacio (Rodanalpa federacio) de la nacia asocio.


La kongreso okazis en Maison Pour Tous en kvartalo Bissy kun riĉaj programeroj dum tiuj tagoj : vizito de pluraj muzeoj, la piedmigrada ekskurso al la lago de Aiguebelette  kaj al urbo Chambéry sen forgesi la vesperaj programeroj por la feliĉo de ĉiuj partoprenantoj kaj la kunvenoj de la komtitato de Esperanto France kaj de la Rodonalpa federacio. 


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web