dimanche 22 février 2015
mardi 23 décembre 2014
Disneyland dekoroj Kristnasko la 23-an de decembro 2014
La parko ŝanĝas la
temajn dekorojn laù la Festoj aù la eventoj de la vivo.... Halloween, alveno de
printempo, de alia sezono, de Kristnaskop... Cetere, ili ne ofte varias de unu
jaro al la alia sed tamen tre agrablas ilin admiri... Antaù la spektakloj kaj
la paradoj estas ankaù adaptitaj al la evento....
Trankvile promu kaj
admiru la kristnaskajn dekorojn kiel ni tion faris ....
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web
samedi 6 décembre 2014
Festas Sanktan Nikolaon la 6-an de decembro 2014
MORET SUR LOING
Ej ! Tiu festo estis iom forgesita, tiu festio Sankta Nikolao ! La urbestraro de Moret sur Loing decidis denove festis tiun malnovan tradicion, por nia plej granda plezuro, Sankta Nikolao, la prapatro Fouettard kaj la azeno paradmarsxas en la cxefa strato akompanataj de multaj infanoj felicxaj malkovri ke ne estas nur Halloween por ricevi dolcxajojn ! Baldaù Kristnasko kaj lumoj, donacoj, jularbo aù Kristarbo, Sankta Kripo por la kredantoj ....
Uzita materialo : aparato CANON POWERSHOT 600 SX & CANON EOS 60D + objektivo Tamron 17/55 F2.8 USM
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web
lundi 27 octobre 2014
Disneyland dekoroj Halloween la 27-an de oktobro 2014
Ĉiujare, ni vizits la parkon por
admiri la dekorojn de Halloween, kelta festo kaj ne usona kiel oni povas pensi.
Festo por honori la mortintojn kaj esperi belan rikolton por la venonta jaro.
Pli kaj pli, la dekoroj en Nigloland estas belaj kaj elpensitaj kunlabore kun
Komerca kaj Arkitektura lernejoj en Troyes. Tiuj dekoroj estas ofte, pli
interesaj ol tiuj kiujn oni vidas en alia parko en la francilia regiono....
Trankvile promenu kaj fermu la
okulojn por imagi.....
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web
dimanche 19 octobre 2014
Promenado Moret Moto Club en Coulommiers (77) la 19-an de octobro 2014
Mallonga sed agrabla promenado kun nia motorcikla
asocio ĝis urbo Coulommiers. Ni vizitis la Commanderie des Templiers,
konstruaĵo destinita en la pasinteco al agrikulturo kaj religio. Estis tiu domo
la atestanto de la vivo de la kavaliroj de la Ordeno Templa duone relegia,
duone militista estis fondita en 1128 kaj havis kiel celo protekti la
pilgrimantojn al Jerusalem kaj la Sanktaj Lokoj kontaù la Malfiduloj.
La urbo Coulommiers denove akiris la konstruaĵon en
1964 kaj havis alian planon pri tio. La konstruaĵo estis savita en 1966 dank’al
loka asocio kaj estas ekde 1994 ordigita kiel Historia Monumento.
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web
dimanche 28 septembre 2014
Festo 1900 en Moret (NB) la 28-an de septembro 2014
Ĉiujare septembre dum 2
tagoj, la urbeto Moret sur Loing vivas la 1900 jarojn. Multaj loĝantoj portas
malnovajn kostumojn kaj vagadas en la du ĉefaj stratoj malpermesitaj al
aùtomobiloj. Budoj estas instalitaj kaj vendas diversajn produktojn kiel mielo,
konfitaĵoj, lignaj ludoj, vestaĵoj, kaj aliaj .....
Sur placeto antaù la
urbodomo, folkloraj dancistoj kaj karuselo allogas la spektantojn. Plie okazas
pluraj spektakloj kiel atako de la banko kaj edziĝo 1900, longa paradmarŝado de
la invititoj tra la stratoj antaù la « vera falsa » edziĝo en la preĝejo.
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web
jeudi 4 septembre 2014
Disneyland inter geamikoj la 4-an de septembro 2014
Evidentiĝas ke ni ambaù ŝatigas
la amuzparkojn kaj aparte Disneyland Paris. Ni vizitas ĝin de tempo al tempo
dank'al speciala tarifo kaj estas agrable al ni nur promeni kaj rigardi la
dekorojn kiuj foje estas ŝanĝitaj.
Do, kiam ni havas okazon viziti
la parkon inter geamikoj, la plezuro kreskas.... Niaj geamikoj Colette kaj Jean
Philippe ankaù ŝategas la amuzparkojn kaj volonte akompanas nin en
Disney ; finfine ni kvarope denove fariĝas infanojn. La bela mondo !
La magia mondo !
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web
Inscription à :
Articles (Atom)



























